|
|
Se estas PacoSe estas paco en la blua puro donata de l' ĉiel' kun malavar', se estas kaj ĉielo kaj lazuro, kial ne trovas pacon la homar'? Se estas paco en la mov' de ondo, alterne blanka, verda, sur la mar', kaj ondas maroj en la tuta mondo, kial ne trovas pacon la homar'? Se pacon per parfumoj kaj koloroj disĵetas flor' por nia vid' aŭ flar', se estas pac' en flor', kaj multaj floroj, kial ne trovas pacon la homar'? Se estas paco en la frumatena saluto birda antaŭ sun-ekstar', kaj se la mondo estas birdo-plena, kial ne trovas pacon la homar'? Se estas paco en la milda iro de la zefiro tra la foliar'... pac' en zefir', kaj multe da zefiro... kial ne trovas pacon la homar'? Kaj se disverŝas pacon la trankvilo de beb-rigardo ĉe geedza par', kaj se en ĉiu dom' estas lulilo, kial ne trovas pacon la homar'? Se estas paco en preĝanta koro, kaj se por fido ne ekzistas bar', ni preĝu kune, stare kaj en ĥoro, kaj iam trovos pacon la homar'. —
Aŭtoro: Luna Fernandes. |