|
|
Saluto al PalmaresSur montverto starigita, aglonest', fiera, spita, vivu! - hejmoland' bandita! Vivu! - jaguaromondo! Monto, kie palmstandardo - kiel indiankokardo - en ĉiela blua ardo flirtas per la verda frondo!... Vivu! lando de bravuloj, kie de l'eben' anguloj ŝanceliĝas pro ululoj de la ĉasistar' kuraĝa! Kie foraj bojoj sonas... kaj ĉaskornoj klarionas... nigraj korvoj fluge dronas en la kampo arde braĝa!... Jen por vi la kri' ekscita! Vi, Palmares! bark' granita, kiu al tempesto, spita, hisis velon dum la gluto, kun defi' al uragano, flirta flag' sur oceano ĉe la hurlo de ŝipano, sur la ondoj de l' servuto! De bravuloj la stadio, de la liberec' gvardio, prenis glavon kaj per krio vi rikanis al la valo: "Venu el la horizonto... Jen, sinjoroj, mi en fronto!!!" Kaj vi ridis... rid' de monto! Ironio... de ŝakalo!... Kantu la eŭnuk' sen ĝeno pri palaco kaj festeno, donu kison al ferĉeno, senkuraĝa por forŝiro... Kantas mi pri belo kruda, ĉasistino duonnuda!... Fiksas ŝi sur gambo pruda ruĝan felon de tapiro. Vi, negrin'! al kis' plezura ne la mamon donis!... pura, brile nigra, firma, dura, por la am' vi gardis ĝin... Vi, Dian' de l'nigra gento aŭdas sub branĉartegmento voĉon, kiun portas vento - de l'ĉasisto el ravin'!... Vivu, brava Amazono! kiu ĉe arbara ŝtono kaj kaskada tondra tono trinkas, luktas kun fiero... Vivu!... nesto sur granito - kie lulas sin kun spito la kondoro... la bandito!... jaguaro... kaj libero!... —
Verko: Castro Alves. |