|
|
ProtestoDum malvarmo kaj malsato falĉos homojn sur la stratoj (por tro multaj mankas hejmo), mi rifuzos festi. Dum militoj blinde murdos kun avido, fanatike (frato ja mortigas fraton), mi rifuzos festi. Dum ekzistos senlaboro, kaj eĉ analfabeteco kreskos daŭre kaj minace, mi rifuzos festi. Dum prosperos antaŭjuĝoj pri koloro, kred' aŭ raso (pro vanteco kaj malamo), mi rifuzos festi. Dum prosperos egoismo, homojn gvidos monavido al perforto kaj al krimo, mi rifuzos festi. Dum infan' kaj maljunulo restos daŭre senprotekto (sole, time kaj angore), mi rifuzos festi. Sed esperon mi ne perdis (ĉu frenez' aŭ utopio?) certe baldaŭ ŝanĝo venos, kaj mi festos ĝojoplene! —
Neide Barros Rêgo |