Logo

Fina Alvoko

Dio, kiu faris ĉi tiujn montojn, la globon kiu ilin subtenas, la spacon nin ĉirkaŭantan, la ĉielon kiu nin envolvas, vi, kiu disŝutas la stelojn de la firmamento kaj la florojn de la tero; kiu helege brilas en la sankteco de la justaj, kaj fulme tondras en la konscienco de la malbonaj; vi, semanta per la senkulpeco de infanoj, kaj rikoltanta per la sperto de maljunuloj, disverŝu vian favorkorecon sur tiun ĉi domon, sur ĝian laborantan loĝantaron, sur tiun ĉi svarmon el esperoj tie daŭre renoviĝantaj, sur tiun ĉi etan burĝonon miaaniman, kiun mi ĉi tie lasas sub zorgado de viaj apostoloj, sed ankoraŭ pli sur tiujn hodiaŭ adiaŭantajn la domon, ricevinte ateston pri la plenumo de la unuaj ŝtupoj de lernado, por fronti aliajn defiojn.

Vi, kiu enmane havas forton, vivon kaj bonecon, disvolvu ilin en boneco kaj vivo kaj forto.

En iliajn korojn plantu la virtojn formantajn la homon kaj tiujn kreantajn la popolojn.

Ĉe ili retenu fidelecon al la kredo al vi kaj al viaj leĝoj, same kiel al la inspirita parolo de iliaj instruistoj, kaj al la bonaj ekzemploj de la gepatroj.

Plenigu iliajn animojn, tiel per amo al justeco kaj libereco, kiel ankaŭ per la sento de tradicio kaj respekto, kaj ia instinkta ŝato de disciplino kaj ordo.

Faru, ke ĉe ili kunmiksiĝu la karesa amo al la gefiloj kaj la kulto al la memoro de la prapatroj - tiu signo de dankemo neniam estingiĝonta ĉe vere fortaj popoloj.

Kiam ilin sieĝos danĝero kaj luktoj, kaj amareco pro suferado, konsentu al ili la heroecon de kuraĝo, heroecon de rezignacio, heroecon de humilo, heroecon por agnoski vian favoron, meze de la malfeliĉoj vualantaj tiun bonfaradon por la miopa malforta homo.

Konsekru ilin per la spirito de vero, ke ili amu la studadon, per la spirito de rebonigo, ke ili malamu perforton, per la spirito de obeemo, por agi laŭ la leĝo, per la spirito de solidareco, ke ili unuiĝu por fari bonon, per la spirito de rezisto, por kontraŭstari premadon.

Aŭskultu, nin, Sinjoro, laŭ via senfina grandanimeco, kies trezoroj ne malgrandiĝas, kiel ajn abunde ili estas disdonataj tra la mirindaĵoj de kreado kaj favorado al la kreitoj.

Por ke tiuj multobliĝe nasku idojn, plue irontajn laŭ tiu via sama vojo, kaj unu plia generacio kaj aliaj, kaj ankoraŭ aliaj pasu, rigardante, benante kaj servante al la bonfara kreinto de la Universo.

Aŭtoro: Rui Barbosa.
El la portugala tradukis Floriano Pessoa, en la centjara datreveno de tiu parolado, marto 2003.

eo/literatura/peroracao.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/05/26 22:33 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]