|
|
AmopensoDe miaj revoj, ho madono pala, filino bela de En-Gedi-monto!... Ho blanka roz' de liro de David, de kant' poeta estu vi la fonto! La tuta am' en mia brust' kuŝanta, samkiel roso sub ĉiel' libera, al via sin' leviĝis, kiel nubo forperdiĝinta en la blu' etera. Postsekvas miaj pensoj viajn paŝojn ĉi tie, transe, for, dum nokt' kaj tago... Vi estas mia lum' - mi ombro via, se estas vi ĉiel', mi estas lago!... Vespere, kiam vi balkonon venas, kun loza har', tra kiu vent' suspiras, mia anim' genue vin kontemplas, ĉe vi piede miajn pensojn diras. Fieran frunton vian, en teatro vidante ĉe sonoro harmonia, la bruston mi premadis murmurante: - "Mortigu min de am', virino dia!" Hieraŭ dum vespero, de piano la klavojn viaj fingroj dolĉe premis; sub la kares' de manoj tiel belaj, enamiĝinta ĝi suspire ĝemis!... Vi poste kantis, kaj l'ari' sopira animon mian iĝis pli ekflama! la son' de tiuj notoj estis dolĉa, samkiel la susur' de kiso ama! Ho diru, diru ke ankoraŭ povos el via lip' nektaron trinki mi; mi tiam diros, ho virin' amata: - vin ami bonas pli ol esti Di'! —
Verko: Castro Alves. |