Logo

Aŭdi Stelojn

"Nu (vi parolos), aŭdi stelojn! Certe
La saĝon perdis vi!" mi diros tamen,
Ke por aŭdi stelojn mi vekiĝas,
Kaj mi malfermas la fenestron pale...

Kaj ni babilas, dum la lakta-vojo,
Kiel mantelo malfermita supre,
Briletas. Kaj la suno alveninte,
Ilin mi serĉas tra l' ĉiel' ankoraŭ.

Vi diros nun: - "Mia freneza frato!"
"Kion kun ili vi parolas nokte?"
"Kion iliaj frazoj al vi diras?"

Kaj mi diros: - "Por ilin aŭdi, amu!"
"Ĉar povas havi nur l'amant' orelojn"
Kapablajn aŭdi kaj kompreni stelojn."

Aŭtoro: Olavo Bilac.
Esperantigo: Daltro Santos.
Fonto: Brazila Esperantisto, numero 3, Junio 1907, p. 78

Pri la auxtoro

OLAVO BILAC (legu: Olavu Bilak') (1865-1918) naskiĝis en Rio de Janeiro. Studis medicinon kaj juron, sed finis neniun el la du kursoj. Tiam dediĉis sin al jurnalismo, kaj aktive partoprenis en la politiko kaj en patriotismaj tutbrazilaj kampanjoj. Tial li estis persekutita kaj arestita de Marŝalo Floriano Peixoto. En la poemo “Fidkonfeso” li difinis sian parnasanan kredon, kaj defendis la amon al stilo, al lingvopureco kaj al formkorekteco. Lia nomo mem, OLAVO BRAZ MARTINS DOS GUIMARÃES BILAC, jam entenis perfektan aleksandran verson. Li estas konsiderata la plej granda brazila sonetisto. En la unuaj jardekoj de la nuna jarcento li estis la plej legata poeto en la lando, kaj ankoraŭ estas unu el la plej popularaj. Ek de 1922, li estis atingita de la modernisma reago, sed lia gloro restis neŝancelita, pro la alta kategorio de liaj poemoj kaj ilia daŭra sorĉo sur la publikon. Li estis fondita membro de la Brazila Beletra Akademio. Ĉefaj poeziaj verkoj: Lakta Vojo (sonetoj), La Smeraldoĉasisto (epopeo) kaj Vespero (plurspecaj poemoj).

eo/literatura/ouvir_estrelas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]