|
|
Orienta RakontoEn nuba frumateno, du figuroj eliris por promena meditado el monaĥejo griza kaj severa. Kaj neĝe blanka, hela fadenaro de unu el la du la kapon garnis, dum al alia mankis eĉ la barbo. Kongruis kun ĉielo la hararo de la unua, kaj kun la silento de vojo, de arbaro, de aero, la barbomanko buba de la dua. Nesimplan promenadon entreprenis la paro, dum taghoro tiel frua, sed disciplinan, mensan ekzercadon, kun celo kaj modesta kaj avida - trejnado de la penso, per eltrovo de harmonio, vero kaj aŭtento. Kaj, super ĉio, ili ambiciis, per malambiciigo de racio, eltrovi kaj la pacon kaj serenon, per atingado de spiritkvieto. Al supro de montaro la maljuna, laŭ vojo serpentuma alkondukis, ĉe bordo de la vojo, kie arboj alklinis al abismo siajn branĉojn. Subite, diris la junulo, milde: "Altestimata Majstro, se mi rajtas mediton vian rompi per demando, nur unu simplan mi starigas nun. Pro tiu dubo mi postlasis ĉion, la hejmon, la socion, la mondumojn, kaj plena de espero mi vin serĉis, ĉar estas via famo longatinga, ke vi posedas veran la respondon. Do, Majstro, pro homamo kaj kompato, klarigu por kompreno de junulo soifa pri saĝeco: kie eblas, ke trovu mi Feliĉon prirevatan?" La Majstro plu silentis dum momento, kaj kelkajn pliajn paŝojn ili faris, ĝis kurbo pli akuta de la pado. Ĉi tie haltis la maljuna homo kaj per mallaŭta voĉo, nur susure, al la disĉiplo montris arbobranĉon pendantan super la abismo faŭka, kaj milde diris: "Pensu, per imago, ke per la dentoj mordus mi la branĉon, kiel solan rimedon por ne fali, ĉar manojn havas mi per ŝnuro dika ligitajn post la dorso. Kion fari, se iu malprudenta alveninto al mi proponus iun ajn demandon? Ho ve, se mi min tenus en silento, sendube mi ofendus mian fraton; kaj tamen se la buŝon mi malfermus por kontentigi lin, mi falus tuj, eĉ antaŭ kompletigo de respondo. En tia senelira sintenado troviĝas, kompatinda, ĉiu homo, al kiu lia frato, sen pripenso, proponas konsiladon pri metodo atingi tiun gemon: la Feliĉo." Kaj plu ekpaŝis Majstro kaj disĉiplo, silente, al la supro de montaro. —
Paulo Sérgio Viana |