Logo

Ombrejo

La viro malfermis la okulojn kaj – subite – malkovris ke li eniris en mondon misteran kaj malluman, tute nekompreneblan. Kio estis tio? Kie li troviĝis? Li tute ne sciis. Sed pri unu afero li estis tutcerta: li ne estis sonĝanta.

Dum kelkaj sekundoj li ne moviĝis, aŭdante nur sian propran spiradon, ĉar strange liaj korbatoj estis neaŭdeblaj, ili ŝajnis ege kvietaj. Pasis longa tempo ĝis li kuraĝis ekpaŝi. Mense li ordonis al la kruraj muskoloj, de la dekstra kruro – ĉar en tiu nekonata mondo li ne povus riske submetiĝi al la hazardo - perceptante per supernatura klareco la ekmoviĝon. Kaj en la ĝusta momento kiam lia dekstra piedo tuŝis la grundon, la maljunulino materiiĝis antaŭ li. Aŭ maljunulo, li ne estis certa. La figuro havis profundajn okulojn, egan nazon kaj sendentan buŝon en kiu videblis mokrideto. Malantaŭ ŝi – aŭ li – la viro perceptis ombron, sed, ĉar li antaŭsentis tie la ĉeeston de terura estaĵo, al kiu estus netolereble rigardi, li decidis deturni la okulojn. Tamen levante la okulojn, li tuj perceptis la plumbogrizan apokalipsan ĉielon, kiu ŝvebis super ili. Kaj tio pli maltrankviligis lin. La nuboj estis tiel densaj, ke iliaj konturoj ŝajnis pentritaj per nigra farbo, kvankam ĝi havis ian lunan lumradiecon, nerealan, fantomecan.

La viro ĝemetis, mallevante denove la okulojn. Kaj tiam li ne plu vidis la maljunulinon antaŭ si. Pli ĝuste, li vidis ŝin – sed ŝi ne plu estis sola. En la plena mallumo, kiu ĉirkaŭis ŝin, estis amaso da personoj, viroj, virinoj kaj eble eĉ infanoj, sed ĉiuj en tiom plena mallumo, ke estis ne eble distingi ilin. Tamen la viro estis tutcerta pri ilia ĉeesto. Kaj tio sufiĉis. Sed verdire li ne sukcesis vidi ilin. Povus esti iu kunveno de sorĉistoj ĉirkaŭ rondaj ruinoj aŭ iu antaŭmorta procesio, kiu perdiĝis en la horizonto (ne videbla por li), laŭ vojetoj, kiuj disduiĝis ĝis la eterneco.

Li sentis ŝvitan guteton gliti sur la frunton kaj tiam li decidis moviĝi, ekpaŝi denove, turni sin, fari ion ajn, kiu forigus lin tuj de tiu loko, ĉar tio okazas nur en la ombrejo, kie ĉio estas ensorĉo. Li unue pensis levi la brakon kaj purigi la ŝvitguton sur la frunto. Li mense ordonis – sed la mano rifuzis obei. Kaj la viro tuj ekkonsciis, ke li estas kaptito de la tempo. Li falis, forglitis, perdiĝis en iun intertempon inter du sekundaj eroj, infinitezimaj, el kie li eble neniam povus eliri. En ekstrema klopodo, li denove ordonis al la brako moviĝi – kaj tiam li aŭdis bruon. Iu seka bruo, kvazaŭ krako, kaŭzita de la kolizio de io, kio falas surplanken, de la supro, io kvazaŭ ... libro. Kaj la viro malfermis la okulojn.

Li malfermis la okulojn kaj moviĝis sub la suno. Li enspiris funde, sentante la aeron de la printempo en Madrido kaj, kliniĝante sur la ŝtonan benkon, kie li kuŝiĝis, prenis de sur la grundo la libron, kiun li estis leganta ĉe la endormiĝo – Fikcioj, de Borges. Li rigardis ĉirkaŭe – kaj nur en tiu momento li memoris, kie li estas. En la ĝardenoj de la Muzeo de l’ Prado, kie antaŭ nelonge li admiris la Nigrajn Pentraĵojn, de Goya. Kaj malŝarĝite, humiligite, terurigite, li komprenis ke – jes – li havis premsonĝon.

Verkistino: Heloisa Seixas.
El la portugala tradukis Aloísio Sartorato.

eo/literatura/ombrejo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/12/15 13:06 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]