Logo

La Antaŭvidanto

I

Kelkfoje dum vespero, vespero de Brazilo,
el alta mont' descendas la ombro kaj trankvilo;
en la kabano vekas kampulo gitarkordon,
kaj lavistin' kantante forlasas riverbordon,
kaj nokt' - monaĥo sankta - arbara orgenisto
ludetas pian psalmon sur trunko, sur genisto;
se tiam mi soleca marŝadas laŭ montpadoj
tordantaj sin skvamecaj tra rokobarikadoj,
ĉi mian karabenon apogas mi sur grundo,
kaj apud sub rubuso dormanta mia hundo,
kaj kiel harp' eola, lasita al la ventoj
- strangegaj melodioj, strangegaj pensoj, sentoj,
vibrigas mian koron dum revoparoksismo,
vidante ombron Dian, klinitan sur abismo,
rikolti flugan preĝon, la kanton, kiu flosas,
kaj larmon, kiu sur la mizerlilion rosas.
Ĉielon, teron tiam ekstaze aŭdas mi,
kaj la vaku' pleniĝas de via ombro, Di'!

II

Mi aŭdas astrojn kanti en mar' de l' firmamento;
en maro praarbara la kanton de la vento;
aromoj altascendaj, lumfaskoj terdescendaj,
ekaperantaj steloj kaj krioj malkresĉendaj,
alportas ĉio kanton de poezia liro,
samkiel la primicoj de l' GRANDA ANTAŬDIRO,
jen signoj, ke la Estro, promese, ĝustmomente,
survange kisos teron plorantan sincerpente.
El tiu kiso sankta, el tiu tuŝ' sublima,
forlav' de maljustaĵoj, de la sklaveco krima,
naskiĝos kaj ekfloros, sur kampoj de jarcentoj,
la liberec' kaj gloro, esper' kaj amosentoj!
Ĉielon, teron tiam ekstaze aŭdas mi,
kaj la vaku' pleniĝas de via ombro, Di'!

III

Kaj en la spac' aŭdante frenezajn utopiojn,
kantantajn de l' estonto la dolĉajn melodiojn,
pri tempoj kaj popoloj, pri nova promesdiro...
min trenas infiniton la aglo de l' inspiro...
Mi tiam min ekĵetas tra temp' kuraĝposede,
jarcentojn, stelojn lasas ruliĝi ĉepiede...
Ĉar en animo mia grandega krio ardas,
dum sur pentraĵ' senlima la scenojn mi rigardas...
Ĉielon, teron tiam ekstaze vidas mi,
kaj la vakuon plena de via ombro, Di'!

IV

Libera ter' vidiĝas... alia Magdalena,
banante puran frunton en la zefir' serena,
el urn' krepuska verŝas per parfumita ŝpruco
ĉielen lumon, preĝon, klinita antaŭ kruco...
En mondo - de l'homaro vastega pavilono -
la suno por kameno, la spaco por plafono,
feliĉaj sin varmigas la gent' universala.
Ho tag', en kiu brilas justeco ideala!
De tempo forpasinta, el la ruin' legenda,
maljuna sacerdoto, majesta, respektenda,
rikoltas orkideon - de kulto sanktan floron -
kvazaŭ de ŝlim' kaŝitan koralan martrezoron...
Ne plu el tempoj flugas la superstiĉharpio;
la fid' - mistika turto - kaj aglo de racio
leviĝas el animo, ĉi valo premmalhela,
al nest' de l' infinito en nokt' kvieta, bela.
ŝanĝiĝas feraj sceptroj, ĉi pikaj popolspronoj,
al vergoj de profetoj, kovritaj de burĝonoj.
La praa eŝafodo, terura, ĝiba, spita,
al fosto de la tempoj por moko katenita,
senfrukte provas kaŝi permane frunton hontan,
- vulturo forgesinta la sunon horizontan.
Infanoj, vidu, lernas en la Evangelio
la vortojn komentataj de maljunul' kun scio!...
Sur ĉiuj fruntoj lumo kaj am' en ĉiuj koroj,
en ĉiuj spacoj steloj, sur ĉiuj kampoj floroj...

Kaj dume sub la vitoj, naiva kampulino
tra la hararo plektas la rozojn de ravino;
el la Kaŭkaz', el povra, malŝanca kamp' ibera,
el la marmor' splitita de sankta land' homera,
el neĝoj siberiaj, el sabloj de Afriko,
el pampoj, la savanoj de pompa Ameriko,
libera himno tondras, la himno de laboro!
Kun kant' de laboristoj, aŭdaca martelĥoro,
miksiĝas la bruego de preso kaj ideoj,
liberon forĝas ĉiuj per grandaj epopeoj,
kun kalaj manoj ĉiuj, la frunton saturanta
per sendependosuno, sur horizont' staranta.

V

Ho aŭdu! malproksime leviĝas tondro ĝema,
samkiel tondris, kiam en pramallumo prema,
per brak' potenca falis satano malbenita.
Jen nova forkondamno al puno infinita,
jen de korteg' malĉasta la tondra terenrulo,
de nigra gineceo, de aĉa diboĉulo,
Saturnoj de granito, el sango kaj el ostoj,
trinkantaj la vivadon je la popolaj kostoj.

VI

Libera tero fine! per flug' el Kalvario
la aglo de libero, dum la trajektorio,
de Kalpo kruta ŝvebas al altaj montaj randoj,
de himalajaj vertoj al pintoj de la Andoj!
Sur tuta ter' rompiĝis katenoj de l'popolo;
kaj marŝas la homaro - Biblio por simbolo;
liberaj estas sklavoj! la liron mi nun prenu,
kaj el animo arda aŭdaca kanto venu,
ĉi mia himno plektu murmuron de la ventoj
kun harpoj de la steloj, kun mar' kaj elementoj!

Sed ve! plorĝemo longa de povra sklav' paria,
tintado de mi ĉenoj, singulto konvulsia,
alkrias min en ombroj, samkiel ve-stafeto:
"Pri kio pensas, revas malĝoja vi poeto?"
Mi kapon klinas tiam, de malfeliĉo plena,
kaj ligas bronzan kordon al mia lir' ĉagrena,
angoran kanton ĵetas ĉielen, teren mi,
kaj al vakuo plena de via ombro, Di'!

Verko: Castro Alves.
Esperantigo: Leopoldo Knoedt.
Fonto: Castro Alves - Elektitaj Poemoj.

eo/literatura/o_vidente.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/12/08 15:35 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]