Logo

La Nokta Birdo

Foje estis arbohakisto, kiu vivis en kabano en la koro de arbaro. Post la fino de peniga labortago, li kutimis meditadi kun la dorso apogita sur la trunko de jarcenta kverko kaj de tie longe rigardi la ĉielon plenan je steloj.

Iam, ĉe la noktiĝo, estante en la sama situacio, la arbohakisto vidis sidiĝi sur la plej alta branĉo de iu arbo belegan nekonatan birdon, kies profilo distingiĝis tre nete kontraŭ la arĝenta ĉielo. Pli surprizite li fariĝis, kiam la birdo ekkantis sian melodian kanton similan al pura sono de fluto. Kaj nekredeble li povis kompreni la kanton de la birdo. En la homa lingvo, la melodio signifis la jenon:

- Mi estas la nokta mesaĝulo. Mi loĝas ĉe la trono de la Plejalta kaj mi venas al la tero nur kiam mi vidas brili en la homa aŭro la nekonfuzeblan flamon de la Amo. Ĝi anoncas ke la homa koro estas preparita por komenci la spiritan vojaĝon. Mia misio, arbohakisto, estas rememorigi vin pri via dia deveno. La nostalgio, kiun vi sentas, rigardante la perditajn astrojn en la senlimo, estas la rememoro, kiun via animo gardas de la loĝitaj regionoj antaŭ via materia vivo. Ĉu vi volas koni vian veran devenlandon, la Regnon de la Lumo?

- Jes! - respondis la arbohakisto, kies sentema animo sentis sin katenita de la skafandro de la fizika korpo. Kion mi devas fari?

- Vi devas travivi dolorojn kaj suferojn, nemalbenante ilin. Vi devas liberigi vin de la jugo de la nebrideblaj pasioj. Post tiu ĉi morto surkruce, mi revenos kun novaj instrukcioj.

La elokventa kanto silentis. La birdo ĉirkaŭflugis la arbohakiston kaj la arbon kaj poste ekflugis rekte al la altaĵoj, malaperante.

La tempo pasis. Kun hakilo surdorse, la arbohakisto paŝadis ĉiutage al la laboro. Tamen ene de li mem okazis granda transformiĝo. Li daŭre memoris pri la promeso de la Mesaĝulo. Obeeme li sekvis la transdonitajn instrukciojn kaj, tiel, senkonscie iĝis pli saĝa kaj rezigna. Finfine, iam, la tiom atendata Mesaĝulo revenis. Ĝi portis ĉe la beko oran krucon, kiun ĝi metis sur la malglatajn manojn de la arbohakisto.

- Jen via rekompenco. Vi venkis la provon de la kruco. Ĉu vi volas daŭrigi?

- Ho, jes! Kion mi devas nun fari? - li tuj demandis.

- Vi devas levi vian menson al pli sublimaj regionoj, plivastigi vian konscion tiamaniere ke vi malkovru la dian potencon, kiu ekzistas en la interno de vi mem. Vi devas akiri la internan ekvilibron tiel ke Dio povu agi en vian animon. Kiam vi atingos tiun stadion, mi revenos.

Post la kutimaj ĉirkaŭflugoj, la birdo sin ĵetis al la spaco, malaperante en la profundo de la arbaro.

Nun iu pli alta kaj potenca flamo ekardis en la koro de la arbohakisto. Li kultivis kun fervoro la novajn virtojn, fariĝante malavara kaj fidplena. Li alkutimiĝis neakcepti malnoblajn pensojn, anstataŭigante ilin per aliaj pli fratecaj kaj harmoniaj. Laŭ tio, kiel li progresis en sia asketa vivo, li komencis percepti ke li estis ekprotektata de nevideblaj estaĵoj, kiuj ofte lin vizitis.

Iun nokton, kiam regis kompleta trankvileco en la arbaro, audiĝis denove la konata kanto. Ĉi-foje la birdo alportis ĉe la beko scintilantan stelon.

- Vi venkis plian etapon, pilgrimanto de la Vojo, - kantis la mesaĝulo. - Ĉu vi volas daŭrigi?

- Mia plej granda deziro estas atingi la foran patrolandon, - rebate diris la arbohakisto. - Ricevinte mian ĉielan civitanecon, mi revenos al la Tero por helpi aliajn pilgrimantojn.

- Vi saĝe parolas. Laŭgrade kiel vi postsekvos vian gvid-stelon, via lumo pligrandiĝos kaj liberigos vin el la mallibereco. Amu kaj Servu. Kiam vi sufiĉe plenumos tiujn du instruojn, mi revenos.

Plian fojon la birdo ĉirkaŭflugis la arbohakiston kaj sin direktis al la infinito.

Ekposedante la scintilantan stelon, la arbohakisto ne plu sukcesis sekretigi la sentatan feliĉon. Perceptante en la aŭro de aliaj arbohakistoj la saman timeman kaj lumradian krucon, kiu allogis al li la mesaĝulon de la altaĵoj, li ekinstruis ilin kiel plenumi la unuajn etapojn de la Vojo. Li tiom sin dediĉis al la tasko ke li komplete forgesis pri la dezirego de la forveturo. Subite, en iu trankvila nokto, li aŭdis denove la konatan kanton kaj surpriziĝis. La tempo pasis rapide! En aliaj okazoj la tempo forflugis treege malrapide. Nun nevidebla akcelilo rapidigis ĝin. Li sin direktis al la kverko kaj vidis la birdon flugi rekte al li, alportante lumradian kronon ĉe la beko. Neniam antaŭe la arbaro aŭdis kanton tiel dolĉan kiel en tiu nokto. La mesaĝulo kantis:

- La krono estas la simbolo de la plej alta homa realigo. Vi meritis ĝin, ĉar vi lernis doni ĉion kaj nenion reteni. Vi forgesis la homan personecon kaj iĝis la Servisto. Vi atingis la nepersonan amon, la neegoismon, la abnegacian agon kaj la kompaton. Vi iĝis Sanktoleito, kronita estulo. La Ĉielo en festo atendas vian revenon.

- Flugilhava Mesaĝulo, kiam vi unuafoje vizitis min, mi arde deziris reveni al la perdita hejmlando. Pro tio mi ege dediĉis min strebe al perfekteco. Kiam vi revenis, alportante la Krucon kaj la Stelon, mi sentis min stimulita akceli mian liberiĝon. Sed, konkerante la Kronon pro la servo al miaj fratoj, mi ne plu emas forlasi ilin. Mi ankoraŭ ne povas akompani vin. Pro tio mi volas ke vi kunportu al la fora regno de kie vi venas la solan bonon, kiun mi havas, ĉar vi ĉiam alportis donacon al mi okaze de viaj vizitoj.

La birdo konsentis per ĝoja trilado kaj, prenante ĉe la beko la koron de la arbohakisto, ekflugis rekte al la spaco, al la trono de la Plejaltulo, ĉe kies piedoj ĝi metis la pulsantan relikvon transformitan en la plej puran diamanton.

Originala Versio en Portugala lingvo Verkis: Maria Luiza de Andrade.
Esperanto-Versio El la portugala tradukis: Aloísio Sartorato.

eo/literatura/o_passaro_noturno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/24 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]