|
|
NiNi estas du aŭ ĉu ni estas unu? Multfoje, kontraŭe al la baza leĝo de la Fiziko, mi sentas ke ni okupas la saman lokon en la spaco! Pasinteco, nuntempo kaj estonteco perdiĝas en la eterna momento de la esto kaj de la ekzisto. Mi ensorbas viajn pensojn, viajn gestojn, viajn manierojn kaj eĉ en la malkonsentoj kaj en la diferencoj nenio surprizas min! Estas kvazaŭ mi kontaktus ion, kio jam ekzistas ene de mi mem. Finfine, ĉu ni estas du aŭ ni estas unu? Tio tute ne gravas. —
Aŭtorino: Maria Carmen Ribeiro. |