Logo

Morto sen Kiso

Estas domaĝe, ke ŝi faris tion,
ŝi kisis la statuon, bronzan lipon...
Pro tio mi suferas abulion
kaj preskaŭ mi frakasis propran ripon!

Ne min ŝi volis kisi... mian buŝon.
Preferis ŝi la bronzon, la metalon
- ŝi ne ŝatas brakumon, mian tuŝon!
- ŝi preferas statuon aŭ hapalon!

Ŝiaj haŭto, profilo kaj hararo,
la pinto de la lipoj min allogas,
ŝi estas monumento sen komparo,
tamen ŝi umas, viron ne apogas.

Dio mia! mi freneziĝas draste,
mi bezonas forgesi ŝin tuj, tuj,
pensas kaj revas nur pri ŝi, malĉaste,
doloras mia koro, haltas... huj!

Rio, la 15-an de Novembro 2004
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poeta (arroba) infolink.com.br

Portugale

Didaktika traduko helpe al komencantoj (tradução didática para ajudar iniciantes):

Morte sem Beijo

É lamentável que ela tenha feito isso,
Beijou a estátua, um lábio de bronze...
Por isso estou sofrendo de abulia
Quase quebrei a própria costela!

Ela não me quer beijar... minha boca.
Preferiu ela o bronze, o metal
- ela não gosta de abraço, do meu toque!
- ela prefere uma estátua ou certa espécie de macaco!

A pele dela, perfil e cabelos,
o bico dos lábios me seduzem,
ela é um monumento sem igual,
todavia nada faz, não apóia homem...

Meu Deus! eu enlouqueço drasticamente,
preciso esquecê-la logo, logo,
penso e sonho com ela, lascivamente,
dói-me o coração, pára... ui!

Jorge * Georgo
astroneves (arroba) infolink.com.br

eo/literatura/morto_sen_kiso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/12/05 17:14 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]