Logo

"Miss" Dolaro

Machado de Assis (Ekstrakto)

Konvenus al la rakonto, ke la leganto dum longa tempo ne sciu, kiu estas “Miss” Dolaro. Sed, aliflanke, sen la prezento de “Miss” Dolaro, la aŭtoro estus devigita al longaj devojiĝoj, kiuj plenigus la paperon sen disvolvo de la enhavo. Ne eblas ia hezito: mi prezentos al vi “Miss” Dolaron.

Se la leganto estas fraŭlo inklina al melankolio, tiam li imagas, ke “Miss” Dolaro estas ia pala kaj svelta anglino, manka je karnoj kaj sango, montranta surface de la vizaĝo du grandajn bluajn okulojn kaj skuanta laŭ la vento longajn blondajn harplektaĵojn. La koncerna junulino devas esti vaporeca kaj ideala kiel Ŝekspira kreaĵo; devas kontrasti kun la brita roast-beef, per kiu sin nutras la Brita Regno. Tia “Miss” Dolaro devas parkere teni ta tutan poemaron de Tennyson kaj legi Lamartine en la originalo; se ŝi scias la portugalan, ŝi certe frande legas la sonetojn de Camões aŭ la Kantojn de Gonçalves Dias. Teo kaj lakto estas certe la nutraĵoj de tia estulino, se oni aldonas kelkajn konfitaĵojn kaj biskvitojn por satigi la stomakan urĝojn. Ŝia parolo devas esti eolharpa murmurado; ŝia amo, ia sveno; ŝia vivo, ia kontemplado; ŝia morto, ia suspiro.

La figuro estas poezia, sed ne respondas al la heroino de la rakonto.

Ni supozu, ke la leganto ne inklinas al tiaj revoj kaj melankolioj; en tiu okazo, li imagas tute malsaman “Miss” Dolaron. Ĉi-foje, ŝi estus fortika usonanino, sangruĵa je la vangoj, rond-forma, okuloj vivaj kaj ardaj, farita, refarita kaj plenfarita virino. Amikino de bona tablo kaj de bona glaso, ĉi tiu “Miss” Dolaro preferus pecon da ŝafo ol paĝo de Longfellow - kio estas natura kiam la stomako plendas -, kaj ŝi neniam komprenos la poezion de la sunsubiro. Ŝi estos bona dommastrino, laŭ la doktrinoj de iuj majstroj de la civilizacio, nome, fekunda kaj senscia.

Sed ne sentos la samon leganto jam pasiginta la duan junaĝon kaj vidanta antaŭ si senrimedan maljunecon. Por ĉi tiu, la vere prirakontinda “Miss” Dolaro estus la bonanima kvindekjara anglino, dotita per kelkaj miloj da sterlingaj funtoj, kaj veninte al Brazilo serĉe de temo por verki romanon, tiam realigus veran romanon, edziniĝante al la menciita leganto.

Tia “Miss” Dolaro estus nekompleta, se ŝi ne portus verdajn okulvitrojn kaj po granda griza harbluko sur ĉiu tempio. Blankaj puntaj gantoj kaj kokosforma ĉapelo el lino estas la lastaj detaloj de tiu mirinda transmara tipo.

Pli ruza ol la aliaj, iu leganto ekdirus, ke la heroino de la rakonto ne estas, nek iam estis angla, sed plenaŭtentike brazila, kaj ke la nomo “Miss” Dolaro signifas simple, ke la fraŭlino estas riĉa.

La eltrovo estus bonega, se ĝi estus ĝusta; bedaŭrinde, ĉi tiu kaj la ceteraj ne estas ĝustaj. La “Miss” Dolaro de la rakonto estas nek la romantika knabino, nek la fortika virino, nek la literaturema muljunulino, nek la riĉa brazilanino. Ĉi-foje fiaskas la proverbeca sagaco de la legantoj; “Miss” Dolaro estas galla hundineto.

El la libro Rakontoj el Rio
Tradukis P.S. Viana

eo/literatura/miss_dolaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/12/15 13:01 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]