|
|
Mia Ideala Mondo (Sen Verboj)La Tero: mia Patrio. La Homaro: mia familio. La Homoj: miaj fratoj. Esperanto: mia lingvo. La Homa Civilizo: mia fido. La Frateco: mia celo. La Homa Kulturo: mia idealo. La Progreso: mia vojo. La Poezio: mia arto. La Libero: mia lukto. La Amo: mia ĝojo. La Egalo antaŭ la Leĝo: mia devizo. La Justo: mia utopio. La Vero: mia kredo. La Belo: mia kredoo. (1) La Bono: mia ago. Kaj fine, mia plej alta celo: la humanigo de la homo! —
Fonto: Dialogo. Eldono: KKE.
(1) Kredoo: 1-e) la 3-a senco de kredo, en la 1-a eldono de “P.I.V.”; 2-e) etendo de senco: tuto de la principoj, ideoj, doktrinoj, opinioj, de kolektivo aŭ individuo. |