|
|
MaskoEn la surfaco mi estas akvo trankvila. Mi ŝajnas kvieta, serena... Sed interne, en la profundo de mi mem, mi kaŝas mian senton, mi kaŝas mian mion Mi ŝajnigas... ridetas... mensogas. En timiga maro, sur danĝeraj ondoj, sub tempestoj, uraganoj, mi estas barko perdita tra la frapoj de la ŝtormo. Mi ne sanktas. Mi diablas! Agonio kaj pasio, resopiro kaj deliro, mi estas fajrego. Mi ardas, sed ne pekas, kaŝtimeme sufokas emociojn. La bruston mi premas kaj ŝtopas la krion. Falinte surliten, mi kuŝas surventre, eksplodas per larmoj plorĝemas... plorĝemas ĝis dormo pro laco. Frumatene, dolorplene, mi saĵnas frenezulin', volvite ĉirkaŭ mi mem en la kurboj de mia ĉirkaŭbrako. —
Neide Barros Rêgo |