|
|
Malantaŭ ĈielarkoIa febro de amo prenis min malantaŭ ĉielarko, kiam ŝin mi vidis. Iom pluvis, kaj la suno montris al mi la vojon... Mia nuno, pasinto kaj estonto kunfandiĝis... Malantaŭ ĉielarko renaskiĝis tuta korpo, la koro kaj l' animo. Malantaŭ ĉielarko ĉiu rimo naskas poemojn, kiujn ŝi adoras kaj tiel nia amo daŭre floras eĉ kiam ĉielarko malaperas. Ĉielarko okazas, efemeras. La febro pasas (same kiel ĉio), ne la amo: ĝi estas poezio! —
Jorge das Neves. |