Logo

La Liro de Magio Cigana

Omaĝe al poetino Bernardete Asensi

Jen Magio Cigana kun inspiro
konkeras nian mondon poezian
per dolĉa muzikeco de la Liro
pluverkante poemojn emociajn.

Leviĝas kaj refalas l' akvomaro
sub blovo de la vento... Jen la Ondo!
Jen Bernardete verkas sen komparo
kaj sincere aplaŭdas tuta rondo.

Venkas premion ĉarma vers-Sireno,
okazas festo en la oceano;
en la Olimpo, Jupitera beno
dum ni gratulas ŝin sur la ekrano.

La ĉeeston de nova poetino,
kies versoj plenigas ĉies korojn,
plue tostas per glaso da bonvino
la kolegaro, kiu amas... florojn!

Aŭtoro: Jorge das Neves.
poetakarioka (arroba) hotmail.com

eo/literatura/la_liro_de_magio_cigana.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]