|
|
La Libro de Petol@Titolo: La Libro de Petol@. Aŭtoro: Georgo das Neves. Retadreso: poetakarioka [a] hotmail.com Eldonisto: Kultura Kooperativo de Esperantistoj Noto: Poemaro interaktive verkita pere de la dissendo-listoj VEKI kaj ESPERANTO-BR. Elŝuto: PDF-Dosiero (808 kB) Kvazaŭ PrefacoCiŭ nacio havas sian bardon. Esperantujo1), ekzemple, havas la sian en Geraldo Mattos (Libro de Nejma, Libro de Adoro ktp ...). Petolujo2) ankaŭ havas sian bardon en la samtempe talenta kaj timinda Georgo de la Neĝoj3). Kaj kompreneble, kiel ĉiu poeto, li ankaŭ havas sian Muzon: Petola! Sed, Petola, timegu kaj tremegu, ĉar per tiu ĉi verko, La Libro de Petol@ , de la Neĝoj sin prezentas al la publiko tute nuda (ops!). Butero, krokodilo, lasta tango en Parizo, amoro, ktp ... estas la ingrediencoj de liaj poeziaĵoj. Kun torenta kreivo li produktis tiun ĉi verkon en la daŭro de malpli ol unu monato. Samkiel Piron, kiu per sia “Gerda Malaperis” kreis malgrandan prozan ĉefverkon por komencantoj, Georgo produktis ĉi-tiun poezian perlon, ne nur por ili, sed ankaŭ por ni. La poezio de Georgo de la Neĝoj estas simpla kaj facila, sed samtempe bela kaj profunda. Do nepre kaj tuj frandu kaj ĝuu (ha! ha!) Georgon. Vi ne pentos! —
Aloísio Sartorato |