Logo

Jen la Horo

Ploras la sanga Tero
Inundata de teroro,
Kiu semas ĉie la morton
La malamon kaj doloron.

Jen l' alveninta horo!
La Anĝelo de la Espero,
Tre laboranta senĉese,
Milde vekas la animon
Dormantan de la homaro...

Jen l' alveninta horo!
En mia brusto, nuntempe,
Ne batas ruĝa koro,
Anstataŭ verda stelo
Trembilas tute revante!

Jen l' alveninta horo!
Kantu ni, Zamenhofon laudante:
La Anĝelo de la Paco,
Anĝelo de l' Espero!

Maria Nazaré de Carvalho Laroca.
Juiz de Fora, la 26-an de Aŭgusto 2003.

eo/literatura/jen_la_horo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]