Logo

Inter Poetoj

Esti inter poetoj
estas kvazaŭ esti inter infanoj
- puraj animoj, kiuj ludas,
kiuj montras siajn farojn
kaj neniam pensas pri l' malbono.

Estas kvazaŭ esti inter fratoj
(fratoj kiuj amas unuj la aliajn),
memorigi travivaĵojn,
havi saman idealon.

Esti inter poetoj
estas kvazaŭ loĝi en arbaro,
bani siajn piedojn en rivereto,
paŝi sur ŝtonoj,
piediri ravite, sencele...

Estas vojiri ĉe artistoj,
intimi kun la steloj,
kaj eĉ kun fermitaj okuloj
poreterne vidi ilin.

Resti inter poetoj
estas konstrui scenejon
plenplena de fantazioj...
Estas kun ili manprene
kunvivi la samajn revojn.
Resti inter poetoj
estas kvazaŭ esti
proksime al Dio.

Neide Barros Rego

eo/literatura/inter_poetoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]