Logo

Inkubo

Iam en ne tro fora estonteco. Aŭtokrata registaro estras la tutan planedon. Iu nacia lingvo fariĝis la oficiala lingvo de la Tero. La disvastigado, instruado kaj uzado de Esperanto estis laŭleĝe malpermesita.

Inkubo

Kaj nun, samidean'?
La sonĝo finiĝis
movad' estingiĝis
popol' malaperis,
la lingvo ŝtoniĝis
kaj nun, samidean'?
kaj nun, samidean'?
kaj nune, samidean'?
kaj nune, vi mem?
Vi mem, esperantano
vi mem, movadano,
aganto, batalanto
kaj nun, samideano?

Jen vi, sen movado
jen vi, sen kongreso
kaj sen parolado.
Jam ne povas plu informi,
jam ne povas plu instrui
eĉ kunveni ne povas.
Jen - falis la nokto!
La venko ne venis,
restis nur la utopi'.
Kaj nun, samidean'?

Kaj nun, samidean'?
Via saĝa parolo,
via senlaca laboro,
entuziasmo kaj bravo.
Via biblioteko,
via arda verkemo,
via Belarta Konkurso,
via amo al la Majstro,
al homar' - kaj nun?

Vi lingvon scipovas
por transdoni al homar',
sed ne plu estas homar';
pro movad' volas morti,
sed finiĝis movad';
volas iri al Kongres'
sed ne plu estas Kongres'!
Samidean', kaj nun?

Se vi povus krii,
se vi povus ĝemi,
se vi povus plori,
se vi povus dormi,
se vi povus morti.
Tamen vi ne mortas,
vi rezistas, samidean'!

Sola, en malhela arbar',
sen Esperantio
kaj diligenta kolegar',
sen movado verda
kaj geamika fratar'
por apogi vin,
vi rezistas, samidean',
sed, samidean', ĝis kiam???

Aŭtoro: Aloísio Sartorato
(sur la spuroj de Carlos Drumond de Andrade kaj Sylla Chaves).
Fonto: Revuo LITERATURA FOIRO n. 208 (aprilo/2004).

eo/literatura/inkubo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]