|
|
HimnoMi volus havi longajn brakojn kun la senfino de la horizontoj por ĉirkaŭbraki ĉiujn landojn... Mia tutmonda koro scipovas ĉiujn lingvojn kaj miaj okuloj portas la koloron de la maroj ĉirkaŭantaj ĉiujn terojn... Miaj piedoj ne rekonas en la tuŝo de la grundoj naciajn diferencojn kaj miaj manoj ne rimarkas en la manpremo de aliaj manoj kolorajn malsimilojn... Miaj piedoj nur distingas la vojojn krutajn kaj la vojojn mildajn kaj miaj manoj nur atentas pri la malglato de la man' kiu laboras kaj pri la glato de la man' kiu vegetas... Mi volus malfermi la brakojn por ĉirkaŭpreni ĉiujn landojn kaj patriojn kaj miaj manoj nur atentas ke nia lumo venas el unusola suno ke nia amo devas unuigi ĉiujn malglatajn manojn de la tero por ke la vojoj ĉiam estu mildaj... —
Aŭtoro: José Guilherme de Araújo Jorge.
José Guilherme de Araújo Jorge (legu Ĵoze' Giljermi de Arauĵu Ĵorĵi) (1916- ) naskiĝis en Rio de Janejro. Estas instruisto kaj radiisto. Dum la diktatorado de Vargas, lia poezio leviĝis, kiel protesto. Tial li estis plurfoje arestita. Krom sociaj versoj, ankaŭ lirikaj igas lin unu el la plej legataj poetoj de la nuna Brazilo. Per Eterna Motivo (1943) gajnis premion Raul de Leoni de la Brazila Beletra Akademio. Kanto de l' Tero kaj Stelo de l' Tero, plenaj je homa kaj socia senco, estas libroj, kiuj memorigas pri Garcia Lorca kaj Castro Alves. Li ankaŭ verkis: Mia Interna Ĉielo, Mi Amas, Kantikoj, Subakivigita Harpo kaj aliaj. |