|
|
Hebreino
Kolombo de l'esper' sur maro rifa!
Lilio brila de la val' Levanta!
Vespera stelo de paŝtist' vaganta!
Mirtujobranĉo plena de odoro!...
Vi estas, de Judujo bela floro...
Vi estas, hebreino ĉarmoriĉa...
la pala roz' de lando malfeliĉa,
sen havi roson el ĉiel' devenan!
Pro kio vi paliĝas, dum sinĝenan
vesperon tristan blua ond' spegulas?
Ĉu viajn revojn olivarboj lulas,
ĉu longajn Jordanstrandojn vi sopiras?
Ĉu eble revas vi dum sun' subiras
pri sankta land' en vasta Oriento?
pri karavanoj en dezertsilento?
kaj pri paŝtist' sub ombro de daktilo?!...
Jes, estus bele sur la herbkovrilo,
ĉe font' aŭdinta ĝemojn de Raĥel,
kun vi vivadi en Jakobfidel'...
paŝtisto-sklav' de via grego flora...
Kaj poste en la akvo bonodora
- Suzana trema pro la ban' glacia -
vin, floro de river' babilonia
el inter la salikoj kaŝrigardi...
Do venu!... en dezerton, por nin gardi,
ni fuĝu de Saul, de lia gal',
David mi estus - estus vi Miĥal,
dum kanto de profet' el harpo svarmas.
Ĉu vi ne vidas?... Mia brusto larmas
samkiel fluo de Kidron dezerta!...
Anĝelo, kiel patriark' necerta
mi luktis, sed min venkis fal' subita.
Lotuso estas mi al ter' klinita.
Fariĝu vi la brila ros' Levanta!
Aĥ! gvidu paŝojn de irant' hezita,
vespera stelo de paŝtist' vaganta!...
—
Verko: Castro Alves. |