Logo

Floroj

Kiam vi venos min viziti,
alportu florojn -
multajn florojn...
Sed ne alportu nur florojn.
Ne forgesu aldoni:
la belon de via rideto,
la mildon de viaj okuloj,
la forton de viaj brakoj,
la varmon de viaj okuloj...

Kiam vi venos min viziti,
alportu florojn -
multajn florojn...
Sed ne forgesu eltiri:
la pikvundajn dornojn...
la maljuniĝintajn foliojn...
la sekiĝintajn branĉojn...
la inkrustitajn dolorojn...

Kiam vi venos min viziti,
alportu florojn -
multajn florojn:
parfumitajn
multkolorajn
belaspektajn
simile al vi!

Kiam vi venos min viziti,
alportu vin tute.
La floroj...
Mi ne scias ĉu ili estas necesaj...

Aŭtoro: Daniel Pellz.
Poeto kaj nuna prezidanto de
Esperanta Rondo Duque de Caxias,
en Rio de Janeiro - Brazilo.

eo/literatura/floroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]