Logo

Entrudiĝo

Metoda, sistema kaj loĝante sola, la virino okupiĝis pri malgrandaj plezuroj al kiuj ŝi dediĉis sin dum la semajnfinoj. Unu el tiuj estis la legado. Ŝi sendube legis bonajn librojn, sed ŝi havis specialan inklinon legi revuojn. Kaj la preferataj estis la alilandaj, pri vojaĝoj aŭ dekoracio. Tiuj kolorriĉaj mondoj ravis kaj transportis ŝin al tre foraj lokoj.

Ŝiaj posttagmezaj sabatoj estis kvazaŭ iu rito: duonkuŝante surlite, ŝi plezure trafoliumis revuojn aĉetitajn en la antaŭa tago en ĉarma 24-hora vendejo proksime de ŝia loĝejo. Ŝi komencis per la flaro. Ferminte la okulojn, ŝi proksimigis unu el la revuoj al sia nazo. Tamen ne temis nur pri la odoro de la inko aŭ de la papero. Tiuj eksterlandaj revuoj havis la odoron de aliaj dimensioj per kiu la virino, preskaŭ ŝvebante surlite, revadis. La parfumo deveninta de tiuj paĝoj donis al ŝi la impreson ke eta parto de tiuj mondoj kvazaŭ materiiĝis antaŭ ŝi. Poste venis la palpado. Ŝi unue malfermis la okulojn kaj tre malrapide komencis turni la paĝojn de la revuo. Ŝi sentis ian korpan plezuron gliti la fingropintojn sur la brilan paperon kvazaŭ ŝi sorbus en la haŭton la kolorojn, la bildojn. Estis ege plezuriga.

Sed por plene efektivigi tion, por entute ĝui tiajn momentojn, ŝi bezonis nur unu aferon: la silento. Dum ŝi trafoliumis siajn revuojn, tiu virino ŝaltis nek la televidilon, nek la sonaparaton. Unuvorte: nenion. Iu ajn sontrudo malfarus la fantazion.

Kaj estis tiel, kvazaŭ altrude, ke ŝi interpretis la bruon, kiu subite vokis ŝian atenton en tiu posttagmezo. Ĝi ne timigis ŝin; kontraŭe tiu sono ŝajnis al ŝi tute banala. Tamen estis bruo, kiu iel ĝenis ŝin en tiu fantaziplena momento. Surda, daŭra, senĉesa sono.

Komence ŝi decidis ne pensi pri ĝi. Ŝi plenfiksis la okulojn sur la duobla paĝo de la revuo, kiu montris paradizan plaĝon sur insulo el la Sejŝeloj, kun blua travidebla maro kaj striitaj ŝtonoj de strangaj formoj similaj al lacertoj kuŝantaj sub la suno. Sed la intermita sono komencis kreski, plifortiĝis, deturnante ŝian atenton kvazaŭ defiante ŝin. Ŝi turnis alian paĝon. La insuloj, la paradizo, estis tie, kie ŝi volis esti, estis tie, kie ŝi permesus ke oni transportu ŝin - sed kial la sono ne permesis tion? Iu malproksima loko, iu perfekta mondo, tiel malsimila al la ŝia, iu loko, kie eble ŝi neniam estus sola. Nur la sono interrompis la revadon.

Ĉagrenite, ŝi fermis la revuon. Kaj en tiu ĉi momento, en unu sekundo - kvazaŭ ŝprucigite aŭ vangofrapite - ŝi plene komprenis la signifon de tiu sono. La batoj surdaj, ritmaj konsciigis ŝin pri ŝia vivsoleco. Tiuj batoj estis la batoj de ŝia koro.

Aŭtorino: Heloisa Seixas.
El la portugala tradukis Aloísio Sartorato.

eo/literatura/entrudigo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 22:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]