Logo

Dormi kun Vi

Dormi kun Vi

Ne kredu, ke mi eŭfemismas
se nun mi diras, ke mi volus
dormi kun vi; mi realismas.
- Aŭskulti la trankvilan spiron,
kaj vidi vin en peza paco -
ne svatus mi, mi ne parolus,
kaj, apud via dolĉa laco,
forgesus amon kaj deziron.
Ho, nei sangoŝvelan histon,
kaj sen amoro brakoteni
vin, kara, kara, partopreni
vian sanktegan ne-ekziston. 

Aŭtorino: Marjorie Boulton.

eo/literatura/dormi_kun_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/06/20 20:09 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]