|
|
DolenaDOLENAn kisis mi sur tiu ponto, kiam ŝi estis adoleskantino, (1) kaj tiun tagon, en la horizonto, al ni aperis tuta la Destino... Tiutempe, en sama kolegio (2) ekestis amindumo serioza. Ĝi prosperis laŭ sama tradicio ĉe mi, ĉe ŝi, pro amo grandioza. Ni lernis la latinan, Esperanton... (3) Okazis geedziĝo. Venis filoj, (4) kaj ni kune kantadas belan kanton dum krestas en ĝardeno la jonkviloj... Ĉi amo estas forta kaj eternas. Ja trezoro ĝi estas, nia fonto, kaj nia vivo pluas kaj ni lernas... DOLENAn kisis mi sur tiu ponto! —
Jorge das Neves * Georgo das Neves Historiaj klarigoj:
rim.: Dolena estas hejma karesnomo de Marilena. |