|
|
Ĉu Graciliano Ramos estis Esperantisto?Estas konate, ke en la komenco de ĉi tiu jarcento, Esperanto ĝuis prestiĝon ĉe la tiama brazila intelektularo. Inter aliaj, Medeiros e Albuquerque kaj Arthur Azevedo entuziasme propagandis Esperanton. Olavo Bilac esprimis sian simpation en frazo, kiun oni multe uzis propagandcele. Ankaŭ estas menciinde ke la unua Prezidanto de BEL, Everardo Backeuser, estis elstara profesoro en la tiama brazila ĉefurbo. Sed tiu intereso pri Esperanto flanke de la intelekta elito, laŭŝajne, ne multe daŭris. Tamen, en 1988, mi havis la plezuron ĉeesti la Tutmondan SAT-Kongreson en Campos do Jordão, SP, kaj en tiu Kongreso mi sekvis interesan prelegon de Samideano Lilia Ledon, kiu informis nin pri la esploro, kiun ŝi faris, konfirmante la esperantistecon de la fama brazila verkisto Guimarães Rosa. Interalie, ŝi diris, ke la juna Guimarães Rosa estis eĉ Sekretario de E-Klubo en Minas Gerais kaj poste jam estante diplomato, li, plurfoje, ĉeestis Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiel oficiala reprezentanto de la Brazila Registaro. Tiam, mi profitis la okazon kaj demandis al ŝi, ĉu ŝi ankaŭ povus konfirmi la esperantistecon de Graciliano Ramos. Responde, ŝi diris, ke ŝi havas nenian informon pri tio kaj petis klarigon al mi. Do, mi informis al ŝi ke, kiam mi estis estrarano de BEL, en la 80-aj jaroj, iam, la tiama Prezidanto de la Ligo, Fernando Marinho, montris al mi malnovan numeron de Brazila Esperantisto (eble, de la 50-aj jaroj), kiu enhavis mallongan funebran noton, en kiu oni informas pri la morto de Graciliano Ramos, kiu, iam studis Esperanton, en Palmeira dos Índios , en ŝtato Alagoas. Lilia, do, petis, ke laŭeble, la ĉeestantoj de tiu kunveno esploru plifunde tiun informon. Jaroj pasis kaj, en 1992, mi ĉeestis prelegon ĉe Urba Biblioteko, en kvartalo Botafogo, en Rio de Janeiro. En tiu jaro, oni festis ian datrevenon de Graciliano Ramos kaj bonŝance, la prelegantino estis ĝuste lia filino, Clara Ramos, kiu parolis pri la vivo kaj la verkoj de sia patro. Dum la prelego ŝi, interalie, asertis, ke ŝia patro estis profunda konanto de mitologio, historio kaj de diversaj lingvoj. Ĉe la fino, mi alproksimiĝis al ŝi kaj starigis la jenan demandon: “S-ino, mi havis informon ke via patro, iam studis aŭ interesiĝis pri Esperanto. Ĉu tio estas vera? “Kaj, por mia feliĉo, ŝi diris ke la informo estas tute ĝusta, aldonante ke tiu informo aperis en libro, kiun ŝi verkis pri sia patro. Tamen, pro diversaj kialoj, mi ne povis tuj konfirmi tion. Nur en marto/94, mi iris al tiu sama biblioteko kaj tie trovis la libron de Clara Ramos titolitan “Mestre Graciliano - Confirmação Humana de uma Obra”. Finfine, post longa serĉado, mi trovis la tiom atenditan informon sur paragrafo en paĝo 56, kiu tekstis jene: “Para efeito externo, Graciliano é o comerciante da Loja Sincera, o professor que prepara inclusive as irmãs para os internatos de Maceió. Mas chega o dia em que os fardos de fazenda ou a História, o Português, a Sociologia Criminal, o Francês, o Inglês, o Italiano, o Latim estudado com o Padre João Guimarães e o Esperanto em conjunto com um grupo de amigos, não fazem o que Eça de Queiroz e Anatale France conseguem sozinhos”. Se oni konsideras ke, laŭ la “Deklaracio pri Esperantismo”, aprobita en la Unua Universala Esperanto-Kongreso, okazinta en Boulogne-sur-Mer, en Francio, en 1905, “Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias aŭ uzas la lingvon Esperanton tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas”, ni, kun fiero, povas proklami, ke verdire ANKAŬ GRACILIANO RAMOS ESTIS ESPERANTISTO! —
Aŭtoro: Aloísio Sartorato. |