Logo

Kanto de Sklavino

Kiel la arde' mi estas,
trista ĉe laget' de farmo...
Rogustaro de la nokto
min tremigas pro malvarmo...

Min tremigas pro malvarmo,
kiel junkojn de rivero...
Arapong' feliĉa vi,
kiu flugas en libero...

Kiu flugas en libero,
en direkt' al nest' kun ĝojo,
en braunoj ĉe vespero,
gaje kantas for de l'vojo.

Gaje kantas for de l'vojo,
por ripozi la flugilojn,
for de l' pado de vakero,
havas palmojn kaj vanilojn.

Havas palmojn kaj vanilojn,
havas marĉon kaj libelon,
hava florojn kaj lianojn,
havas herbojn, kampobelon...

Havas herbojn, kampobelon,
ĉiuj havas sian amon:
mi ne havas panjon, filon,
fraton, hejmon, florbalzamon...

Verko: Castro Alves.
Esperantigo: Leopoldo Knoedt.
Fonto: Castro Alves - Elektitaj Poemoj.

eo/literatura/canto_de_uma_escrava.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/12/08 16:03 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]