Logo

Kanzono por Andreo

Imagu ĝardenon bone zorgitan!...
Imagu ke, inter blankaj rozoj,
unu rozo, unusola rozo ne tuj ekflorus,
do tute malsama al la aliaj.

Nome de la beleco, la ĝardenisto
povus detranĉi ĝin
aŭ eble li povus atendi iom pli ...

Nun, kara amiko, bonvolu imagi
bedon plena je verdaĵoj:
je spinacoj ... je laktukoj... je brasikoj.
(Tre utilaj, sendube, estas ili).

Tamen, imagu ke unu plantido,
unusola, ununura ne tuj ekĝermus,
do tute malsama al la aliaj.
Pro abundeco, la terkulturisto
povus detranĉi ĝin,
aŭ eble li povus atendi iom pli ...

Imagu, finfine - kaj kiu divenus! -
ke estas mi tiu plantido,
ke estas mi tiu rozo,
kiu hodiaŭ verse parfumas,
kiam parolas kaj nutras vin per poezio.

Kial mi estas tiel, mi ne scias.
Eble - mi kredas - mi naskiĝis tiel
por lerni ... aŭ por instrui.
Sed pri unu afero mi estas tutcerta:
Ĝardenistoj de l' Amo, de l' Bono, de l' Belo,
Mi dankas al Dio pro miaj gepatroj,
ĉielaj plugistoj, kiuj kun amo kaj
pacienco atendis min iom pli.

Verkis portugallingve: MOA - Moacyr Sacramento.
Tradukis esperanten: Aloísio Sartorato.

eo/literatura/cancao_por_andre.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]