|
|
Migrantaj BirdojI La tempo estis, kiam la hirundoj konsultas sin ĉe rando de tegmento, kaj vigle babiladas, horizonton malhelan esplorante kun atento... Kiam la turtoj kaj konuroj verdaj, kantante el la internlando venas... kiam la tribo de migrantaj birdoj, ĉielciganoj, bandoformon prenas! Vojaĝi! la tepida vent' provokajn aromojn portas de ekzotaj plantoj. Printempo ekdefias la flugilojn, flugas la birdoj kaj la geamantoj! II Alvenis foje ili kaj vespere malfermis persienojn sur balkono; kaj pli festece la domet' ridetis, sub tremetanta la lianfestono. El kie venis, kiuj ili estis? - Ne gravas, kiuj estis mastrumantoj. Murmuris la virinoj: - Gefianĉoj! - kaj la birdetoj diris: - Geamantoj! - Du ridoj estis - kun ekflor' sinkronaj! du voĉoj - kun zefiragordaj gamoj! en la printempo - du brilegoj pli! en l'universofest' - du pliaj amoj! Parolu, astroj, pri l' okuloj mildaj! Lian'! - pri l' haroj estu via diro! Birdnestoj! diru kiel dolĉa estis en tiu sin' pepado de deziro! Mi scias, tie kaŝis sin juneco... Dum tag' kaj nokto kantis l' idilio... La blanka domo ĉe l' vojrando estis azilo por la am' kaj poezio. Kiam en nokto la kampar' volviĝis, arbaro, monto, la kampulkabano, longigis la trankvilon de l' solejo lamentaj, dolĉaj sonoj de piano. Kaj poste, milde, plene, harmonie, leviĝis dolĉa voĉo de virino... Kaj klinis sin la bird' el arbobranĉo, kaj klinis sin la stelo el senfino. La voĉo kantis la trileton timan de ideala, ĝema barkarolo... aŭ sur la noktoŝultron dise verŝis de l' Hispanin' la notojn de petolo! III Kelkfoje, kiam en arbar' la suno vesperan incendion elĉenigis, kaj kiel bird' vundita la kulminojn de l' longa montoĉeno sangplenigis, elstaris ama grupo, kies fono fariĝis de la infinit' opalo, statu' duopa de junec' kaj amo sur musko kaj granitpiedestalo. Kaj suba val' sopire akompanis la kanton de la juna lavistin'!... En kan' sovaĝa revis rivereto kaj en liano vento lulis sin. Ho voĉoj de l' solej'! Krepuskoj mortaj! Susuroj de l' arbaro! Monta blu'! Tiom da am' en via fest' kun vi floranta, kiam vi ekhavos plu?... Sur longa karabeno de ĉasisto de sun' subiras plu radiis helo... Sur Ŝia frunto diadem' naskiĝis: ĉe l' fora horizonto vesperstelo. IV Jen estas nokt'! La tima lampo tremas, gardante longan nokton de l' poet'... kaj transe, sub kurtenoj travideblaj, ŝi dormas... admirinda Juliet'! Eniras tra fenestro malfermita la pigraj ventoj de meznokta horo, la lun' la sinon pure blankan kisas, - dum vesperroso ekflorinta floro. Laboras la poeto!... Gardas eble la pala frunt' fatalan malplezuron... Ĉu gravas? La inspiro naskas versojn, por muz' li havas - amon kaj naturon! Samkiel dum tropika nokto kakton la sereneco kaŝe ekflorigas, malfermas strofo la petalojn fajnajn, kiun animesenco odorigas. Sed Ŝi vekiĝas... ridas kaj parfumas zefiron per kiseto improviza... ...La luno estingiĝas super montoj... De l' am' lunhel'! Vekiĝu, Adalgiza! V Hodiaŭ la domet' ne plu malfermas la gajajn persienojn sur balkono. La nestoj ruiniĝis ... forlasita velkiĝis de lianoj la festono. Okazis kio al vivad' tiama? Ne vidas oni plu la mastrumantojn. ...Printempo, kiu ravas la flugilojn... forportis birdojn kaj la geamantojn!... —
Verko: Castro Alves. |