Logo

Andaluzia Ciganino

Helan lunon reflektas la lago,
plenigante sin per intensa lumo.
La lago spektas andaluzian dancon.

Kaj ŝi frapas la koloran jupon!
kaj ŝi dancas gaje ĉirkau la fajro!
En la ĉielo, miras sin la luno;
En la tero, miras sin la lago.

Kiu havas la pli belan vizaĝon?
Ĉu la luno supre en la ĉielo?
Ĉu la lago en la korto de la tero?

Subite la virino forlasas la tamburinon,
kaj tuj la cigana vesto falas.
Nuda korpo sin ĵetas en la akvon.

Nun la luno brilas plej intense...
Nun la lago speguliĝas plej forte...
La ciganino dancas en la akvo,
reflektita de la luno en la lago.

Bebel

eo/literatura/andaluzia_ciganino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]