Logo

Ambicio de Akvoguto

La nokto forgesis
en kavo de folio
najbara al rivereto
unu guton de akvo.
Venis la suno
kiel granda rozo brulanta de febro
kaj envolvis la malgrandan guton
en manpleno da koloroj.

La akvoguto vekiĝis
rigardis malsupren
ekamis rivereton
revis esti simila
esti ankaŭ rivereto...
kaj kuri, kreski, iri antaŭen...
fariĝi granda rivero
pli granda ol ĉio ajn.

Venis la vento
subite
kaj faligis de la folio la akvoguton
La akvoguto mortis
La akvoguto perdiĝis en la rivereto
La akvoguto estas mi.

Aŭtoro: Jacy Pacheco.
Tradukis: Neide Barros Rêgo. 1994.

eo/literatura/ambicao_do_pingo_d_agua.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/23 00:00 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]