Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Esperanto 

Portugala Lingvo 
Ekde Julio 2002
22506 vizitantoj.

KKE » Libroj kaj Revuoj » Einstein la Enigmo de la Matematiko

Kovrilo: Einstein la Enigmo de la Matematiko
Libro:Einstein la Enigmo de la Matematiko
Aŭtoro:Huberto Rohden
Eldonisto:Societo Lorenz
Prezo:R$ 8,00

Prezento

Jen, nia Societo, fondita antaŭ 3 jaroj, eldonas la sesan verkon sub ĝia nomo kaj la kvinan de Huberto Rohden, brazila filozofo de la nuntempo.

Liajn du unuajn verkojn en Esperanto - Imperativoj de la Vivo kaj Mahatmo Gandhi - eldonis Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, la unuan en 1963.

Ververe Huberto Rohden havas universalan karakteron, kaj li vidas la homaron kiel tutaĵon, same kiel la aŭtoro mem de Esperanto: Lazaro Ludoviko Zamenhof. Lia Universa Filozofio estas ekvido pri la homara spirito kaj pri la spirita homaro. Li preterpasis la koncepton pri la nuntempa Religio kaj pri la scienca Filozofio, ĉar li nur vidas la ĉiaman Homaron, kaj li komprenas la universalan Kriston. Kristo vivas en li, kaj li vivas en Kristo. Nur tial li sukcesis kompreni Einstein, ne nur kiel scienciston, sed precipe kiel religiulon.

Ĉi-tiu verko ne estas simpla biografio, sed vera kompendio pri filozofio. La Komitato kaj la Estraro de la Eldona Societo esperas, ke ĝi ja helpos ĉiun kristanon, ĉiun hebreon, ĉiun muzulmanon, ĉiun budhanon, fine ĉiun homon trovi en si mem la vojon al la vera feliĉo, kiu estas la vojo al la regno ĉiela, al Nirvano.

Ni esperas, ke ĉi tiu verko ja riĉigos vian bibliotekon, kaj pli grave, ke ĝi riĉigos vian spiriton.

Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz
Rio de Janeiro, Oktobro de 1978

[Reveni]