|
|
La Malsana JaguaroLa jaguaro falis el la arbo kaj, dum multaj tagoj, li restadis enlitiĝinte tre malsana. Kaj ĉar li ne povis ĉasi, li suferis multan malsaton. En tiu malagrabla situacio li ekpensis planon. - Baptanino irarino 1) - diris li - trakuru la mondon kaj diru al la bestaro, ke mi estas preskaŭ morta kaj pro tio mi postulas, ke ĉiuj venu min viziti. La irarino foriris por transdoni la mesaĝon; kaj la bestoj, unu post alia, komencis viziti la jaguaron. Alvenis la cervo, alvenis la kapivaro 2), alvenis la agutio, alvenis la pekario. Ankaŭ la tertestudo alvenis. Sed la ruza tertestudo, antaŭ ol eniri en la kaŝtruon, havis la ideon rigardi la grundon. Li vidis, sur la polvo, spurojn de tiuj, kiuj eniris; sed li vidis neniajn spurojn de tiuj, kiuj eliris. Kaj li suspektis. Hum! Ŝajnas al mi, ke kiu eniras en ĉi tiun kaŝtruon, tiu ne eliras el ĝi. - Anstataŭ viziti nian karan jaguaron, mi pensas, ke estus pli bone iri preĝi por li... Kaj tiu tertestudo estis la sola, kiu sin savis. —
Verkis: Monteiro Lobato. |