|
La LeonoblekoVilĉjo loĝis ĉe la flanko de l' Kukvendejo kaj de l' Porka Banko, kun mus', anaso kun amuza beko kaj ankaŭ testudo kaj leonobleko. Dum muso grincis per parol' amika, anaso kvakis per parol' replika, testudo siblis, kaj leonobleko skuis la domon, kiel fulmtondrego. "Kiel granda ĝojo!" - pensis Vilĉjo, dum en liteto kuŝis je la lampa lum'. "Mi ŝatas la blekon ankaŭ frumatene... ĝi diras: 'jen mi atendas vin revene'." Sed ĉe la pordo li aŭdis frapegon. Estis la leono. Serĉis sian blekon. "Vi volas la blekon!" - Vilĉjo tuj ekploris. "Mi ĝin bezonas!" - leonvoĉ' sonoris. Konfiturbo, tamen, havis domojn nur Por infan' faritajn, laŭ infanmezur'. La leon' rifuzis iun ajn akordon: "Mi tute ne povos trairi la pordon!" Sed la blek' aperis kaj eksaltis ĝue. "Jen mia leono!" - kriis tondrobrue. "Mi certe konsentas pri via bezono, ĉar leon' senbleka estas fuŝleono. Do dum la tagoj mi sekvos vin kaj, post blekhoroj, je tagofin', ni ambaŭ revenos al ĉi plaĉa rondo." Ĝojaj "kvak" kaj "grinc" estis la respondo. Ridetante knabe, Vilĉjo tuj aldonas: "Estos granda pordo, kiel vi bezonas!" —
Verkita poeziaĵo de Harold Melvin (usona)
eo/infantil/la_leonobleko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/21 14:35 (ekstera redakto)
|


