Logo

La Kaprino, la Kaprido kaj la Lupo

Antaŭ ol eliri por paŝtiĝi, la kaprino, fermante la pordon de la domo, diris al la kaprideto:

- Zorgu, mia filo! La mondo estas plena de danĝeroj. Ne malfermu la pordon al iu ajn antaŭ ol peti la pasvorton.

- Kaj kiu estas la signo, panjo?

- La signo estas:

“Iru al la infero la lupo kaj lia tuta malbenita raso”.

la_kaprino_la_kaprido_kaj_la_lupo.jpg

La kaprideto parkerigis tiujn vortojn kaj la kaprino iris trankvile. Sed la lupo, kiu ĉiam rondiris la domon, aŭdinte la averton de la panjo de la kaprideto, alproksimiĝis kaj frapis ĉe la pordo. Kaj per aliigita voĉo ripetis la pasvorton.

La kaprideto rapidigis por malfermi la pordon, sed tuj kiam li metis la manon sur la riglilo, ĝi suspektis pri io kaj petis:

- Montru al mi vian blankan piedegon, bonvolu ...

Blanka piedego estis ĝuste tio, kion la lupo ne havis kaj pro tio li ne povus montri ĝin.

Kaj, tiel, disreviĝinta, ege desapontiĝinta, la lupo ne havis alian rimedon ol foriri tiel, kiel li venis - tio estas, kun la ventro malplena.

Tiel la kaprideto sin savis, ĉar ĝi havis la jenan bonan ideon:

“Fidi, malfidante.”

Verkis: Monteiro Lobato
Tradukis: Djalma de Souza Lima

PDF-Dosiero: 51 kB

PPS/ZIP-Dosiero: 128 kB

eo/infantil/la_kaprino_la_kaprido_kaj_la_lupo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/08/19 20:54 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]