Logo

Bestetoj, Bestegoj kaj Bestaĉoj

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_01.jpg
La kvin brutoj en la stalo,
ĉe la domo de l' bieno
estas bovo kaj ĉevalo,
ŝafo, kapro kaj azeno.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_04.jpg
En la cirko, sen punbato,
kun dresisto ludas foko....
urso estas akrobato....
kaj sur hundo rajdas koko.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_07.jpg
El flugbirdoj la plej grandaj
estas certe la kondoroj.
Ljamo, en altaĵoj Andaj,
vidas ilin en la foroj.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_10.jpg
Por defendo de l' histrikoj,
de la polpoj kaj putoroj,
estas inkoj, pinglaj pikoj,
ĵetoj de malbonodoroj.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_13.jpg
Bedaŭrante la destinon,
muŝo krias: “Ve! Ho, ve!”
Antaŭvidas tujan finon
en la buŝ' de arane'.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_16.jpg
Se leon', sen vol' aŭ plaĉo,
irus al Azi', en migro,
tie estus ĝi bestaĉo,
kaj la reĝo estus tigro.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_19.jpg
Estas belaj: la koloroj
de ara' kaj papilio,
kolibretoj apud floroj,
kaj la voĉ' de kanario.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_22.jpg
Tamen ankaŭ estas hido:
en la porkoj kaj skaraboj,
en serpento kaj akrido....
ratoj, blatoj, kankroj, kraboj....

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_25.jpg
- Ĉio sekvas saĝan planon....
Ĵetu for senkaŭzan timon!
Cikoni' portas infanon
kaj anĝel' portas animon!

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_28.jpg
Krom la fiŝoj, en la maroj
estas granda best-vari':
salikokoj kaj omaroj
estas ja frandaĵ' por ni.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_31.jpg
Ran' kaj bufo, unutone,
kantis base, dum la gril'
akompanis violone....
kaj cikado, per fajfil'.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_34.jpg
kaj la frakoj de pingvenoj,
kaj la beko de tukano,
kaj la grando de balenoj,
kaj l' bekpoŝ' de pelikano....

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_37.jpg
nigra-blankaj zebraj strioj,
mort' heroa de kobajo,
multkolor' de papilio
kaj la vosta vip' de rajo....

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_40.jpg
de la ŝafo - multa lano,
de l' abelo - la mielo....
ĉio, ŝajne, laŭ la plano
kaj l' ordono de l' ĉielo.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_02.jpg
Meleagro kaj ansero,
koko kaj anas', kun ravo,
eksilentas je l' apero
de la multkolora pavo.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_05.jpg
En pejzaĝ' kun monda famo,
en river' nomata Nilo,
banas sin hipopotamo,
rinocer' kaj krokodilo.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_08.jpg
La giganto de l' arbaro
estas ja la elefanto,
sed baleno, en la maro,
pli ol ĝi estas giganto.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_11.jpg
Se formikoj estas plagoj
por plantej' laŭ niaj spertoj,
vivu la mirmekofagoj,
la dazipoj kaj lacertoj!

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_14.jpg
El trueto, kun kuraĝo,
mus' aperas, sub la luno.
Kuras rekte al fromaĝo,
kaj la kat' al ĝi, por puno.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_17.jpg
La papago ne parolas:
nur ripetas, sen kompreno.
Sed la homoj nun kontrolas
komunikon de delfeno.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_20.jpg
Blankaj cignoj naĝas bele
sur lageto, ĉe la maro....
Ŝvebas mevoj surĉiele,
kaj alflugas hirundaro.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_23.jpg
La veneno de krotalo,
skolopendro kaj skorpi',
pli ol hufoj de ĉevalo
havas da danĝer' por ni.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_26.jpg
- Vidu la rapidajn kurojn!
Kaj la koloj ankaŭ samas!
- Sed la strut' havas du krurojn,
kaj nur la ĝirafo mamas....

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_29.jpg
Kun rapido kaj kun fido
gaje saltas bestoj du:
estas ja kanguruido
en la poŝ' de l' kanguru'.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_32.jpg
La lampiroj, el la foro,
venis, ĉiu kun kandelo.
Kaj kuniklo kaj leporo
kriis: “Kiel granda belo!”

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_35.jpg
super la mortint' - vulturo....
apud la mortint' - ŝakalo....
en testud' - kirasa duro....
kaj klakilo en krotalo....

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_38.jpg
la okuloj de la linko
kaj l' oreloj de l' azeno....
beko de ornitorinko....
hida bleko de hieno....

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_03.jpg
Birdoj flugas. Fiŝoj naĝas.
Rampas vermo kaj serpento.
En velŝipo hom' vojaĝas
je la blovo de la vento.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_06.jpg
Ĉasas indiĝena viro
en brazila praarbaro.
Ne timigas lin tapiro,
nek boa', nek jaguaro.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_09.jpg
La simioj estas bestoj
kun plej granda hom-similo....
Aŭdus tion kun protestoj
la ĉimpanzo kaj l' gorilo.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_12.jpg
Ĉiam zorgu pri abelo
kun atento kaj trankvilo.
Ju pli dolĉa la mielo,
des pli vunda la pikilo.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_15.jpg
Lup' ululas.... ho! teruro!
Vulpo rabas la kaptitojn
en kokej'.... kaj, sur la muro,
geko manĝas la moskitojn.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_18.jpg
Loĝaj dramoj kaj komplikoj
ofte trafas multajn homojn,
sed mituloj kaj helikoj
ne forlasas siajn domojn.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_21.jpg
Estu ne nur en muzeoj
la belaĵoj de l' naturo:
Vivu la paradizeoj,
la fazanoj kaj l' menuro!

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_24.jpg
Forremante el la kajo,
restu firme en la barko!
Fuĝu de l' vosto de l' rajo
kaj de l' dentoj de la ŝarko!

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_27.jpg
En rilato al la falko
agloj estas ja enormaj....
Kornoj de la cerv' kaj alko
estas iom malsamformaj.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_30.jpg
Por noktua belulino
rigardanta tra-fenestre
la vesperto, kun fascino,
serenadis muzikestre.

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_33.jpg
Famaj estas: vulpaj feloj,
plumaj liroj de menuroj....
kaj la ĝiboj de kameloj,
kaj la vostoj de sciuroj,

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_36.jpg
silko de la raŭp' japana....
de la drak' - la fajra vomo....
kaj la vivo malhumana
kaj malsaga de la homo....

bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj_39.jpg
la bekpiko de la pego
en konstanta ligna boro,
la konstrua laborego
de formiko kaj kastoro....

  • Versoj kaj Direktado: Sylla Chaves.
  • Bildoj: Karlo Teodoro (Paulo José).
  • Voĉoj: Jaqueline Tergolina, Joel Manso, Paulo Sergio Vianna, Sylla Chaves kaj Zillah Chaves.
  • BEL - Brazila Esperanto-Ligo. Rio de Janeiro. Brazilo.
  • MP3-Dosiero: 9690 kB
eo/infantil/bestetoj_bestegoj_kaj_bestacxoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/04/16 08:43 de fefcas
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]