Ĝi enhavas la jenajn muzikojn: Mi Esperante; Paco Blua Rego; Lando de Paco; Doktoro; Reala Revado; Al Miaj Kamaradoj; May Bijleveld; Stelo de Esperanto; Brazilo; Mia Maniero; Esperanta Hejmo kaj Brazila Nacia Himno.
Prezentante parton de la historio pri 'Ruĝa Ĉapeto', ĝi reliefigas ties personon, 'Malbona Lupo', kun la celo montri la realaĵon trovitan de tiu protagonisto en la Spirita Mondo kaj la planadon de novaj reenkarniĝoj por elpaĝo de liaj ŝuldoj. Per simpla rakonto, komprenebla por infanoj aĝantaj inter 7 kaj 12 jaroj, ĝi substrekas instruojn de la 'Spirito prizorganto de la malbonaj lupoj' kaj la penton, kiun spertis la aludita persono. La bonkorecon ĝi rigardas esenca por la efektiva revirtigo de la estaĵo.
» Kunregado Verda Stelo
Ĉi-tiu verko ne estas simpla biografio, sed vera kompendio pri filozofio. La Komitato kaj la Estraro de la Eldona Societo esperas, ke ĝi ja helpos ĉiun kristanon, ĉiun hebreon, ĉiun muzulmanon, ĉiun budhanon, fine ĉiun homon trovi en si mem la vojon al la vera feliĉo, kiu estas la vojo al la regno ĉiela, al Nirvano.