|
|
Fotoj de 2003Zamenhofa FestoAneta en Rio de JaneiroAneta Ubik, polgermana juna esperantistino. Ŝi estas denaska esperantistino kiu naskiĝis en Pollando, sed nun loĝas en Germanio, en la urbo Weil Am Rhein. En sia restado en Rio, ŝi estis intervujita de Givanildo Ramos Costa en la E-programo de Radio Rio de Janeiro, vizitis la E-kurson okazintan en Universidade Federal Fluminense kaj partoprenis en la hieraŭa kulturkunveno de KKE.
Ago Tago 2003 - Rio de JaneiroLogxejaro EsperantoAlmir kaj Zilda Ferreira estas agemaj samideanoj, kiuj loĝas en Rio de Janeiro. Ili ĉiel klopodas por disvastigi E-on. Nelonge ili aĉetis apartamenton en iu konstruaĵo. Ĉar la apartamentaro ankoraŭ ne havis nomon, ili proponis al la entrepreno, kiu estas vendanta la apartamentojn, ke ili nomu ĝin “Condomínio Esperanto” (Kunloĝejaro Esperanto). La propono estis varme akceptita de la firmao kaj ankaŭ de granda parto de la novaj proprietuloj kaj estis aprobita en speciala kunveno kunvokita tiucele. La “Loĝejaro” troviĝas ĉe strato Daniel Carneiro, 128 en kvartalo “Engenho de Dentro”, en Rio de Janeiro.
38-a Brazila Kongreso de Esperanto - Julio de 200352-a Datreveno de KKEParado por la Paco50-a Esperanta Renkontigxo de Valo Paraibo Suda |