Logo

La Unuaj Paŝoj de nia Lingvo en Brazilujo

Por montri al nia legantaro la unuajn paŝojn de nia lingvo en Brazilujo, ni nenion pli bone povos verki ol traduki la artikolon, kiun Sro. Hernani Mendes, la juna sed tre agema sekretario de Brazila Klubo Esperanto publikigis en Renascença, tre grava kaj tre konata revuo multilustrata ĉiumonata:

Post resuma historio de l'elpenso kaj disvastigo de Esperanto alilande, skribas Sro. Hernani Mendes:

Esperanto estas de ni, braziloj, de longe konata kaj el la plej malnovaj esperantistoj brazilaj, ni povas citi Sron. Caetano Coutinho, kiu tradukis la Unuajn lecionojn de Cart, kaj estis de Dro Zamenhof elektita por partopreni en la Centra Komitato de lingvo Esperanto. Estis ankaŭ multaj esperantistoj en Rio Grande do Sul, tie ĉi kaj en Minas, sed ili estis nur solaj esperantistoj. kiujn ne havis kunsidejon, rezultaton de iliaj fortoj kaj Brazilujo estis konata de fremdaj esperantistoj nur per kelkaj skribaĵoj de Sro. R. Geyer, de Porto Alegre.

Tiel estis la aferoj kiam je komencoj de ĉi tiu jaro, Dro. João Keating, helpata de sindonemaj kaj progresemaj amikoj, fondis en Campinas, la esperantistan klubon Suda Stelaro. Sed, ĉar Dro. Keating ne havis ĵurnalon (aŭ se li tion havis, oni ne sciis), tion estis konata de ĉiuj esperantistoj brazilaj nur per fremdaj gazetoj, kaj precipe, per tio, kion diris l'Espérantiste de S. F. p. p. E.

Je finiĝoj de Majo de tiu ĉi jaro, Sro. Dro. Everardo Backheuser, kies nomo estas konata de ĉiuj brazilaj esperantistoj, ĉar li estis eble tiu, kiu la plej helpis la rapidajn progresojn de Esperanto inter ni, komencis, dank'al Sro. Alcindo Guanabara, en O Paiz, serion da bonegaj lecionoj, kies rezultatoj tuj oni ekvidis

Samtempe kiam Dro. Backheuser komencis la lecionojn de Esperanto, ekpublikigis la mem ĵurnalo kurson de franca-kaj-angla-lingvoj; kaj por pruvi la grandegan facilon de Esperanto, je la tria aŭ kvara leciono li ricevis leterojn, jam skribitajn en tiu mirinda lingvo de personoj, kiuj ĝis tiu dato nenion aŭdis pri Esperanto, kaj tiuj leteroj - oni devas rimarki - estis malmulte eraraj; dume, la personoj ŝargitaj de la fakoj de franca kaj angla-lingvoj, la malmultajn leterojn, kiujn ili ricevis, estis tute erarplenaj kaj preskaŭ nelegeblaj.

Dro. Backheuser proponis en Junio la fondon de klubo por la propagando de Esperanto, kaj tiu ideo estis entuziasme ricevita kaj grandnombro da personoj tuj sin enskribis kiel anoj. La 29an de Junio kunsidis en la sidejo de O Paiz pli ol 100 personoj kaj oni fondis la klubon, kiu ricevis la nomon de Brazila Klubo Esperanto. Poste oni diskutis kaj aprobis la regularon de la nova societo kaj unuvoĉe estis proklamita la jena estraro: Dro. Everardo Backheuser, prezidanto; Dro. Nuno Baena, 1a. vicprezidanto; Dro. Nerval de Gouvêa, 2a vicprezidanto; Sro. Lauriano das Trinas, sekretario; kaj Sro. Honorio Leal, kasisto.

Daŭrigis la Klubo la propagandon jam komencitan, malfermante serion da paroladoj, kies la 1a estis farita de Dro. Nuno Baena.

Je la 9a de Aŭgusto, Dro. Everardo Backheuser malfermis la 1an kurson de la Klubo ĉe Lernejo Spencer, en Niterojo, farinte antaŭe ĉarman paroladon pri la nova lingvo. Je la 28a de Aŭgusto, Dro. Nerval de Gouvêa, faris en la nobla salono de la grava Asocio de Komercoficistoj la 3an paroladon de l'Klubo entuziasmigante la aŭdantaron, ĉirkaŭe 300 personoj, pri la historio de tutmonda lingvo, de li rakontita je la elokventeco, kiun ĉiuj lin rekonas. Poste oni malfermis la duan parolan kurson de Esperanto, fondita sub aŭspicioj de la Klubo kaj kies direktadon, malgraŭ nemerite, oni min komisiis.

De tiutempo antaŭen, Brazila Klubo penadis por la progresoj de la bela lingvo, malfermante kursojn, kaj farigante paroladojn.

La lasta parolado de Brazila Klubo, estis farata de la eminenta literaturisto Medeiros e Albuquerque entuziasme aplaŭdita de pli ol 800 personoj kiuj tute plenigis la grandegan salonon de Asocio de Komercoficistoj. La titolo de la parolado estis “De Babelo ĝis Esperanto” kaj malgraŭ la tiel longa vojaĝo, la parolinto altiris ĉiam la atenton de l'aŭdantaro, ĉarmigita de lia neimitebla savoir dire.

Nun funkciadas laŭ influo de Brazila Klubo la jenaj kursoj de Lernejo Spencer kaj de Nacia Gimnazio, direktataj de Dro. Backheuser; de Pedagogium, direktata de Dro. Nuno Baena; de Colomy-Club, de Dro. Couto Fernandes; de Asocio de Komercoficistoj, de Hernani Mendes; du en Kolegio Milita, direktataj de Dro. Daltro Santos; en Lernejo Cayrú, de Sro. Lauriano Trinas; alia en Niterojo, de Sro Francisco Almeida Junior (blindulo) kaj eble kiam la legantaro legas tiujn ĉi liniojn, estos malfermataj novaj kursoj de la grava asocio esperantista.

Pri la kunigo de niaj samideanoj, ankaŭ la progresoj ne estas malgrandaj, ĉar ĉi-tie, en tio, kion ni povas nomi la centron de Brazilujo, jam estas kvar esperantistaj societoj: Brazila Klubo de Esperanto, Grupo Verda Stelo, ĵus fondita, grupo de laboristoj, laŭ titolo Laboristara Grupo Esperantista kaj Societo Brazila Esperantista, kies prezidanto estas Dro Alberto Vieira. Tiu ĉi lasta klubo ĵus malfermis ĝian unuan kurson ĉe Liceo de Artes e Officios kaj ankaŭ havas en lernejo Alfredo Gomes, kurson de Esperanto, direktata de Dro Leonel Fonseca.

Antaŭ ne longe oni fondigis en Niterojo grupo filia de Brazila Klubo, Niteroj'a Grupo. Ĉi tiu grupo por festigi la posedon de ĝia estraro faris mirindan feston, kiu konsistis el parolado pri l'internacia lingvo, el belegaj musikaĵoj elluditaj grandsente kaj artege; estis elparolataj malgrandaj poezioj, kiuj multe kontentigis la publikon grandnombran kaj elektitan, kiu tutege plenigis la teatron João Caetano, de l' najbara urbo. La personoj neesperantistaj pli malpli bone komprenis la poeziojn, ĉar ili estis deklamitaj per bonega elparolado kaj sento. Ni bezonas citi tie ĉi blindulon, sron Francisco Almeida, kiu sin distingis inter ĉiuj per la poezio - Preĝo sub la verda ŝtandardo, - de Dro Zamenhof.

Multe plaĉis ankaŭ la himno L' Espero, vortoj de Dro. Zamenhof kaj muziko de l' brazila muzikestro, Sro Gurgulino de Souza, kantita de l' geesperantistoj de Niterojo. Oni bezonas rimarki ke ĉiuj personoj kiuj partoprenis en tiu festo, kaj kiuj lernis de Dro E. Backheuser, estis ricevintaj nur dek lecionojn de la nova lingvo.

En Rio Grande do Sul fondiĝis antaŭ ne longe Esperanta Societo Sud-Rio-Granda, en kies estraro estas la eminentaj esperantistoj C. Kraemer kaj R. Geyer. En tiu Ŝtato grandegaj estas la progresoj de Esperanto, ĉar en 1894a Sro. Arno Philipp, direktoro de Deutsche Zeitung skribis favoran artikolon, antaŭdirinte sukceson de Esperanto. Ankaŭ Sro. Valdimir Lorenz sendis, en 1896a, broŝuron propagandan al librejo kiu, tiutempe, ĝin ne akceptis. Pri Sro. Valdimir Lorenz estas kuriozaĵo: li lernis la lingvon ĥinan per Esperanto, korespondante kun ĥino, kiu loĝas en Alaska.

Sro. Christiano Kraemer, unu el la plej malnovaj kaj plej entuziasmaj esperantistoj de Rio Grande igis la tieajn librejojn, mendi lernolibrojn de Esperanto kaj specialajn presliterojn por tiu lingvo, kaj nun estas tri librejoj kun supersignitaj literoj. Laŭ notico de tie, oni vendis pli ol 1000 librojn de lernado ĉi-tiun lastan jaron.

Sro Frederico Geyer, granda prolaboremulo, faras en Rio Grande specialan kurson por laboristoj kiuj, la plimulto, preskaŭ ne scias portugallingvon kaj pli bone konas l'internacian idiomon; Sro. Geyer diras, ke li nur devas korekti portugalaĵon de l'tradukoj! Kaj ankoraŭ ekzistas personoj kiu diras ke Esperanto nur taŭgas por saĝuloj! Preter tio Sro. Kraemer donas konstantan kunlaboradon kiu tre plaĉas, en Correio do Povo de Porto-Alegre kaj ankaŭ li donas bonegajn lecionojn de internacia idiomo.

Unu el la plej entuziasmaj esperantistoj de Rio-Grande estas Sro. Samorim Gustavo de Andrade, kiu estis granda volapükisto.

Ni kredas ke nun ne estas regiono en Brazillando, kie ne ekzistas almenaŭ unu esperantisto kaj eĉ en Pará, ĵurnalo ekpublikigis kurson de Esperanto kaj eble baldaŭ tie fondiĝos klubo

Fonto: Brazila Revuo Esperantista. 1a Jaro - Aprilo - 1907.
Redakcio: Alberto Alvares F. Vieira, Reynaldo F. Geyer kaj Everardo Backheuser.

eo/dossie/la_unuaj_pasxoj_de_nia_lingvo_en_brazilujo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/01/21 21:51 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]