Logo

La Nova PIV

Revuo LA LAMPIRO, de EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo),
jaro 2004, numero 110 (paĝoj 2, 3 kaj 16).

Aktualeco de la Temo

Pro miaj vortaristaj bezonoj, mi tuj aĉetis la Novan PIV, okaze de ĝia lanĉo en la Universala Kongreso de UEA en Fortalezo, paralela al tiu de SAT, en Hispanio, ambaŭ en julio 2002. Mi tuj komparis ĝin kun la aliaj vortaroj de SAT, kaj en 2003 publikigis recenzojn en BRAZILA ESPERANTISTO kaj RIO ESPERANTISTA. Mi verkis entute kvar recenzojn, sed ne elĉerpis la temon, ĉar mi tiam jam havis multajn paĝojn da notoj, da listoj kaj da ciferoj pri tiu libro. Sed la ĉefa kialo de ĉi tiu recenzeto estas alia, multe pli grava: la aktualeco de tiu temo. Kiel mi diris en LAMPIRO 109, SAT jam komencis kolekti monon por la reeldono de NOVA PIV, korektita kaj ĝisdatigita. Kaj la diskutoj pri la tri vortaroj de SAT - PV (Plena Vortaro de Esperanto, 1933), PIV1 (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970) kaj PIV2 (Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 2002) - ankoraŭ okupas grandan spacon en la Esperantaj periodaĵoj. Mi do komentos du ĵus aperintajn artikolojn. Unu, en HEROLDO DE ESPERANTO n-ro 2060, kun la titolo “Pluraj Animoj en la Akademio” kaj pseŭdonime subskribita Funda Mentoro. Kaj alian, en la novembra numero de la revuo ESPERANTO, titolitan “Esperanto: la lingvo kun generacia problemo” kaj subskribitan de Anna Lowenstein.

La artikolo en HEROLDO priskribas la heterogenecon de la Akademio rilate al la SAT-vortaroj. Ĝi komenciĝas jene: “Kutime la publiko ne konscias, ke la akademianoj ne perceptas nian lingvon sammaniere”. Ĝi montras la rilatoj inter la tendencoj de la akademianoj kaj ilia sinteno rilate al la tri SAT-vortaroj. Kvankam dudek akademianoj kunlaboris en la farado de PIV2, estas akademianoj, kiuj rifuzas eĉ konsulti ĝin. Laŭ ili, la vortoj aldonitaj de PIV1 kaj PIV2 al PV estas, en sia plimulto, malbonaĵo farita kontraŭ la denaska simpleco de Esperanto.

Akademianino Anna Löwenstein reliefigas la grandajn diferencojn inter la tri vortaroj de SAT, kaj kondamnas la enkondukon de novaj vortoj (kiel KUPRESO) por anstataŭi la fundamentajn (indikitajn en PIV per steleto) kaj la zamenhofajn (indikitajn en ĝi per malgranda levita “z”). Kaj ŝi prave diras: “Mi ne volas nei la multajn pozitivajn ecojn de PIV. Mi mem konstante konsultas ĝin. Ĝi enhavas mirindan kolekton da citaĵoj kaj aliaj indikoj, kiuj donas amason da esencaj informoj pri ĉiu vorto.” ... “Tio ne signifas, ke mi blinde akceptas ĉion, kion mi trovas tie. Necesas atenti pri tiuj steletoj kaj ciferetoj kaj aliaj indikoj, kiujn multaj homoj verŝajne ignoras.”

Vortoj Ĉiutagaj kaj Vortoj Teknikaj

Bedaŭrinde, en sia bonega artikolo, Anna pli atakas PIV2 ol PIV1. De alia akademiano mi legis la jenan kritikon, kiun mi faras mia: “Ni devas agnoski, ke la nova PIV estas multe pli konservativa pri la trunko de la lingvo ol la ekzemplo KUPRESO igus nin pensi.” Kaj el Heroldo mi denove citas: “La nova eldono de PIV ... konfirmis, ke la hapaksoj de Piĉ ne havas lokon en nia lingvo.” Komence de ŝia artikolo, Anna diras: “Ekzistas arbo, tre alta kaj malhela kun elegante pinta konturo, kiu taŭge laŭrandas longajn avenuojn. Zamenhof nomis ĝin cipreso ... verŝajne surbaze de ĝia nomo en pluraj eŭropaj lingvoj.” Kaj ŝi plendas, ke PIV2 enkondukis la vorton KUPRESO kaj pri CIPRESO nur diras, ke ĝi egalas al KUPRESO.

Klaŭdo Roŭ (respondeculo pri la teknika parto de PIV2) klarigis en la Enkonduko al tiu nova vortaro la gvidliniojn por la forigoj, ŝanĝoj kaj enkondukoj de teknikaj vortoj. Tie li mencias la bezonon distingi fakajn nomojn disde komunuzaj nomoj. Kaj li donas kelkajn ekzemplojn: aliumo (ajlo), fazeoluso (fazeolo), fikuso (figarbo), maluso (pomarbo) ktp. Kvankam kupreso ne estas en tiu listo, estas evidente, ke ĝi ankaŭ taŭgas por tiu distingo. La aldono de tiu teknika vorto (necesa nur por botanikistoj) tute ne ĝenas la simplecon de la neteknika kerno de la lingvo Esperanto.

En PIV1 oni legas: “CIPRESO (bot) G. de malhelverdaj daŭrafoliaj, relative altaj arboj kun globformaj konusoj, kiuj havas dikajn, lignecajn, ŝildoformajn konusskvamojn.” Evidente tiu teknika difino ne taŭgas por komunuza fundamenta vorto. Tio estas difino por botanikistoj. Por ili la latina Cupressus senprobleme fariĝas KUPRESO. La fundamenta CIPRESO meritas pli simplan difinon, similan al tiu de Anna. Mi tamen aldonus ion, kio estas en PIV1, sed mankas en PIV2 kaj en la plendo de Anna: “cipreso estas ofte uzata kiel simbolo de funebro”.

La rapida kresko de la nuntempa scienco devigas la kreskon de la teknika vortprovizo de ĉiuj lingvoj. Ankaŭ de Esperanto. Tio estas nepra bezono por akompani la progreson de la mondo, kaj tion klare permesas regulo 15 de la gramatiketo de Zamenhof. Sed la neteknika kerno de la lingvo devas resti simpla. Pri ĉiutagaj vortoj mi tute konsentas kun Anna. Tamen fakuloj senprobleme parolu pri asterioj, averooj, fazeolusoj, kupresoj kaj marsupioj. Kaj ni (beletristoj, instruistoj kaj nefakuloj ĝenerale) parolu pri marsteloj, stelfruktoj, fazeoloj, cipresoj kaj ventropoŝoj, kun kiel eble plej malmulte da novaĵemo. Esperanto restu simpla.

Ĉefaj Diferencoj inter la Nova PIV kaj la Malnova

Oni tuj rimarkas, ke PIV2 estas pli bela, pli bone ilustrita kaj nur iomete pli ampleksa ol PIV1. Pro tio, ke en PIV2 tabeloj kaj bildoj estas disigitaj tra la libro, la serĉo en ĝi fariĝas pli facila kaj pli agrabla. La ĉirkaŭ 15.000 kapvortoj de PIV1 ricevis malmultajn aldonojn, sed ankaŭ ŝanĝojn kaj forigojn. Oni facile rimarkas, ke ĝi akompanis la sciencan evoluon, sed klopodis restaŭri la simplecon de la lingvo de Zamenhof, kiun PIV1 komencis detrui. Tiuj, kiuj ĉiam imitis tiun simplecon povas ĝoji. La aldonoj ne estis tro multaj. La forigoj atingis nur la neoficialajn tro fakajn, konfuzajn aŭ senutilajn vortojn. Kaj la ŝanĝojn ni pli bone nomos korektoj. Nur devas malĝoji tiuj, kiuj, en siaj vortaroj, beletraĵoj aŭ lernolibroj, “blinde” sekvis PIV1 eĉ en ĝiaj evidentaj eraroj.

La plimulto el la aldonoj de PIV2 estas teknikaj kaj geografiaj vortoj: novaj landoj kun siaj ĉefurboj, usonaj ŝtatoj eks-sovetiaj respublikoj ktp. Inter la nepre bezonataj aldonoj estas, ekzemple: EŬRO, DELTAPLANO, ĜINZO, OOMOTO, PIREKSO kaj TEFLONO. Inter la ŝanĝoj estas, ekzemple AIDOSO (anstataŭ AIDESO) kaj BRAZILJO (anstataŭ BRAZILIO). Kaj la plej granda kvanto da ŝanĝoj okazis en la personaj nomoj, kie la finaĵo O por ĉiuj substantivoj estas restaŭrita. Tie troviĝas, ekzemple ABRAHAMO, ANNO, BEATRICO kaj TEREZO. La substantivoj sen tiu finaĵo estas printitaj klinlitere, por indiki, ke ili estas uzataj kaj uzindaj, sed ne estas Esperantaj, kiel Elija, Elohim, Judit, Kabe, Marta, Rebeka, Saraj, Trocki kaj aliaj.

Konklude

Preseraroj estis en PIV1. PIV2 korektis multajn, lasis kelkajn kaj aperigis aliajn. Ankoraŭ estas kelkaj gravaj mankoj, kiel la regiono AMAZONIO, kaj eraroj, kiel nia ŝtato AMAZONO (misnomata Amazonio). Tamen ĝi estas multe pli bona ol PIV1. Do, nemalhavebla. Almenaŭ por ĉiu serioza Esperanto-Klubo. Kaj, eĉ pli grave kaj pli urĝe: SAT jam komencis kolekti monon por ĝia reeldono. Ĝi estos korektita kaj ĝisdatigita.

Mi jam sendis mian unuan liston da korektendaĵoj, kaj intencas sendi pliajn. Sinjoroj gravuloj (vortaristoj, verkistoj kaj instruistoj), profitu la okazon por zorge ekzameni tiun gravegan Esperantan verkon. Se vi trovas erarojn kaj mankojn, bonvolu atentigi iliajn kunaŭtorojn. La sukceso de Esperanto grandparte dependas de la taŭgeco de ĝiaj vortaroj, precipe de la plej prestiĝa el ili.

Aŭtoro: Sylla Chaves

eo/dossie/la_nova_piv.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/01/21 21:45 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]