|
|
Enhavtabelo
Nazaré Laroca defendas tezon pri Esperanto en UFF
Hodiaŭ posttagmeze okazis en “Universidade Federal Fluminense” (Federacia Universitato de ŝtato Rio-de-Ĵanejro) la defendo de tezo de nia samideanino Maria Nazaré Laroca. Floro kaj papilioAlklaku sube kaj aŭdu la muzikon FLORO KAJ PAPILIO (tria trako el la KD Bahia de Ĉiuj Sanktuloj). Premion Deguĉi en 2009 ricevis Vinilkosmo!!
Okaze de la fermo de la UK en Bialystok, la eldonejo Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009, ankaŭ nomata “esperantista pacpremio”, ĉar ĝin oni donas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon. Vinilkosmo kontribuas al tio per muzikaj rimedoj – tiel rezonis la estraro de UEA.
Fotoj videblas en la blogo ĉe
Floreal Martorell (Flo) Instituto Zamenhof en Togolando
Por legi kaj ĉefe rigardi fotojn pri la Instituto Zamenhof en Lome, Togolando, nepre vizitu la retpaĝaron Efektivigita la 91ª sendo de la kampanjo "Esperanto en la bibliotekojn"Ĉi-semajne efektiviĝis la 91-a sendo de la kampanjo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj “Esperanto en la bibliotekojn”. Ĉi-foje la elektita biblioteko estis “Biblioteca Pública do Estado da Bahia”, al kiu oni sendis la jenajn verkojn:
- Doutor Esperanto, de Walter Francini; Ekde la komenco de la kampanjo en Julio 2001, estis donacitaj pli ol 900 libroj al 80 brazilaj kaj 11 alilandaj bibliotekoj danke al la malavaro de deko da brazilaj esperantistoj, kiuj regule kontribuas por iu fonduso tiucele kreita. Daŭre administras la kampanjo Aloísio Sartorato kaj Maria das Graças Carâp. Radio-programo "PLANEDO ESPERANTO"
Oni jam povas aŭdi la duan programon de PLANEDO ESPERANTO, gviditan de s-ano Carlos Silva kaj rekomenditan de s-ano James Piton. Ĝi estas tre bona kaj agrabla. Se vi ŝatas muzikon en Esperanto, bonan muzikon, ne perdu la ŝancon kaj nepre aŭdu ĝin. La elekto de la muzikoj estas tre trafa kaj la tuta sinsekvo de la dulingva programo estas inteligente farita. Por aŭdi ĝin, alklaku sube. Jam estas disponeblaj du programoj: Spektu pli ol 100 filmetojn en Esperanto
Alklaku sube kaj vizitu la retejon “Esperantaj retfilmoj”, kiu disponigas al vi por spektado pli ol 100 video-filmetojn parolatajn en Esperanto: Blogo EsperantoLa blogo ESPERANTO Lingvo Internacia, organizata de Ângela Faria, el Juiz de Fora, estas daŭre aktualigata. Vizitu ĝin! Instrui Esperanton en ĈinioKaraj geamikoj: Ni planas okazigi 10-tagan instruadan seminarion en urbo Taiyuan, Ĉinio, en julio aŭ aŭgusto 2010. La celo esta por altigi E-nivelon de la ĉinaj E-instruistoj. Por ke kreu bonan etoson de E, ni volas varbi volontulojn el alilandoj. La volontuloj devas esti spertaj en instruado de Esperanto. Dum la restado de la seminario, ili ne bezonas pagi por la manĝaĵo, loĝejo. Tio estos senpagaj. Tamen ili devas mem pagi por la biletoj al kaj de Ĉinio. Se iu volus vojaĝi al alia urbo, ni povus aranĝi por li. Bv. dissendi ĉi tiun mesaĝon al viaj geamikoj. Koran dankon. Amike via:
Arko Esperanto Novaĵoj Oktobro 2009 |