Logo

Esperanto, la Akademio kaj la Esperantaj Vortaroj

Revuo LA LAMPIRO, de EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo),
jaro 2004, numero 109 (paĝoj 2 kaj 3).

1. Esperanto - Vivanta, Sed Malfortika

Esperanto estas la sola planlingvo, kiu vere vivas kaj meritas atenton inter la vivantaj lingvoj de la Tria Jarmilo. Tio rezultas de du gravaj kvalitoj de ĝia kreinto. Pro la genieco de sia intelekto, li igis ĝin samtempe simpla, bela, riĉa, klarsona kaj fleksebla, kun radikaro internacie elektita kaj relative facile komprenata kaj memorigata. Kaj, pro la grandeco de sia animo, li frue donacis sian lingvon al la tuta homaro, permesante, ke ĝi libere vivu, kaj rifuzante iun ajn monopolon sur ĝia estonta evoluo. Kaj krome, li aldonis al ĝi celon eĉ pli gravan ol la lingvo mem, kiun oni nomas interna ideo aŭ esperantismo. Tiuj kvalitoj, kiujn nur Esperanto havas en sia tuteco, faris el ĝi la plej taŭgan lingvon por interetna komunikado kaj permesis, ke ĝi akiru fervorajn defendantojn. Kaj tial ĝi nun estas la nura planlingvo, kiu vivas - intense kaj vaste - en ĉiuj mondpartoj kaj en ĉiuj fakoj de la homa vivo.

Ĝi tamen estas malfortika, kiel infano, kaj bezonas bonan nutron kaj varton. Ĝia tutmonda komunumo konsistas el dise vivantaj homoj, por kiuj ĝi estas dua lingvo, kiun tre malmultaj parolas ĉiutage. Etnaj lingvoj evoluas per konstanta interparolo de apude vivantaj homoj. Grandaj kaj malgrandaj etnaj lingvoj evoluas facile kaj demokratece. Ĉiu etnalingvano kontribuas por la evoluo de sia lingvo - kiun li denaske parolas en sia hejmo. Li libere elektas siajn modelojn (intruistojn, verkistojn, vortaristojn ktp). La bonaj vortaristoj ĉerpas siajn artikolojn el la parolata lingvo, observante ĝian konstantan evoluadon. Kaj instruistoj kaj verkistoj konsultas vortarojn kaj observas la lingvouzadon, ricevante samtempan influon de ambaŭ flankoj.

Etnaj lingvoj havas siajn posedantojn: la komunumoj, kiuj ilin parolas denaske. Kaj la lernantoj de fremdaj etnaj lingvoj respektas tiujn komunumojn, kiuj ilin posedas. Tre malofte entruduloj proponas ŝanĝojn en fremdaj lingvoj. Kaj registaroj kaj entreprenoj preskaŭ ĉiam elektas oficialajn tradukistojn kaj redaktistojn inter la denaskaj parolantoj de la altradukata kaj redaktata lingvo. Ĉar etnaj lingvoj apartenas al etnaj grupoj ili estas maltaŭgaj por interetna komunikado. Por tutmonda uzado, kiel dua lingvo de ĉiu homo, nur unu solvo estas justa: la adopto de neŭtrala lingvo, specife konstruita por tiu celo. Sed ĝia evoluigo estas malfacila. Zamenhof bone antaŭvidis tiun malfacilaĵon kaj rimarkigis la bezonon, ke speciala institucio zorgu pri la evoluo de Esperanto, ek de kiam ĝi fariĝis ĉies posedaĵo.

2. Akademio de Esperanto kaj Lingva Evoluo

En 1908 estis kreita la Lingva Komitato (kun 18 membroj), kiun en 1948 anstataŭis la Akademio de Esperanto (kun 45 membroj). La infana lingvo, kiun Zamenhof donacis al la homaro, bezonis varton. Nur bone elektita grupo el la ĉefaj lingvo-regionoj de la mondo kapablus akordigi la kreskon de la lingvo kaj la denaskajn kvalitojn de Esperanto, kiujn mi listigis ĉi-supre. Sen konstanta zorgo, nia infana lingvo kripliĝus pro la mistrafoj de “eternaj komencantoj” kaj pro la troa inventemo de kelkaj brilaj ribeluloj.

Kelkaj senpaciencaj ŝanĝemuloj decidis krei SIAJN planlingvojn, kie ili tute libere elektis SIAJN pli bonajn vortojn kaj SIAJN pli taŭgajn gramatikajn regulojn. Tion ili opiniis kaj propagandis. Pluraj projektoj aperis, sed nur du malsamaj gvidlinioj montriĝis: unu el ili mi nomos VOLAPUKA (ĝi igas Esperanton pli racia, sed malpli natura); la alian mi nomos OKCIDENTECA, ĉar ĝi alproksimigas Esperanton al unu aŭ diversaj okcidentaj lingvoj (kiel Basic English, Ido kaj Interlingua). Kelkaj el tiuj projektoj estas senpene kaj senlerne komprenataj de iu ajn poligloto. Sed ĉiuj montriĝis tro malfacilaj por ellerno. Kiam la mono de iliaj financintoj finiĝis, ĉiuj malaperis, aŭ vegetas en kelkaj librobretoj kaj sporadaj renkontiĝoj.

Ĉar la kreo de novaj planlingvoj kondukis al pluraj fiaskoj, la nunaj inventemuloj preferas proponi ŝanĝojn al Esperanto el interne. Kaj de tempo al tempo aperas proponoj ŝanĝi alfabeton, anstataŭi tradiciajn vortojn kaj modifi signifojn. Feliĉe la Akademio estas atenta kaj reagas rapide kaj efike. Bedaŭrinde ĝia agado ne estas egale rapida en la oficialigo de la novaj vortoj, kiujn postulas nia lingva evoluo. Ek de 1974, kiam estis adoptita la 8a Oficiala Aldono, la Akademio ne plu agis tiurilate. Nur antaŭ nelonge, sub la prezidanteco de Geraldo Mattos kaj la direktado de Bertilo Wennergren en la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, la Akademio denove sin dediĉas al la oficialigo de novaj vortoj.

La 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro jam estas prilaborata, kaj aliaj sekvos, laŭ la intencoj de tiu Sekcio. Kaj ni iam havos (ankaŭ laŭ ĝiaj intencoj) la OFICIALA VORTARO DE LA AKADEMIO, kiu estos la bazo de la unueco de nia lingvo en la tuta mondo. Sed la interkonsento pri vortosignifoj estas nek facila nek rapida tasko por grupo de spertuloj, kiuj volas serioze ekzameni ĉiujn detalojn. Kaj pro tio la rozkolora estonto, kiun ni antaŭvidas kaj deziregas, ne venos rapide. Kaj dume la esperantistaro devas serĉi en la ekzistantaj vortaroj la solvon por siaj duboj.

3. Esperantaj Vortaroj

Ek de 1933, kiam aperis la PLENA VORTARO DE ESPERANTO, komenciĝis la glora periodo de SAT, kiel ĉefa direktanto de la evoluo de nia lingvo pro la malrapida agado de la Akademio. Dum oni bezonas uzi neofiocialajn vortojn pro nesufiĉo de oficialaj (nur iom pli ol 4.500), apero en la vortaroj de SAT fariĝis atesto pri uzindeco. Post PV aperis ĝia Suplemento, sekvata de la PLENA ILUSTRITA VORTARO en 1970 kaj de la NOVA PIV en 2002. Kaj SAT jam komencis kolekti monon por la reeldono de NOVA PIV, korektita kaj ĝisdatigita.

Kiel stabila estas la evoluo de nia lingvo en la sinsekvaj vortaroj de SAT? Bedaŭrinde tre malmultaj esperantistoj kapablas respondi tiun gravan demandon, ĉar tre malmultaj lokaj grupoj de nia diaspora lingvo havas tiun vortar-kolekton je la dispono de siaj anoj. Kaj tial tro multaj esperantistoj konsultas nur dulingvajn vortarojn, kie signifoj ne estas klaraj, abundas mankoj kaj (eĉ pli malbone) enŝoviĝas neuzindaj vortoj kaj esprimoj.

Tial mi decidis pretigi recenzon pruvante, ke la vortaroj de SAT estas nemalhaveblaj por ĉiu serioza esperantisto. Enestas eraroj, enestas mankoj (kiel okazas en ĉiuj vortaroj). Sed nur tiuj, kiuj konsultas tiujn vortarojn, povas rimarki tiujn erarojn kaj mankojn. La periodo de la reviziado de la NOVA PIV estas la plej oportuna por atentigo pri ili, kaj ni ĉiuj povas helpi. Tion mi komentos en mia recenzo. Sed ĉi tiu enkonduko jam fariĝis tro longa, kaj tial vi legos mian recenzon en la proksima numero de ĉi tiu revuo.

Aŭtoro: Sylla Chaves

eo/dossie/esperanto_la_akademio_kaj_la_esperantaj_vortaroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/01/21 21:31 (ekstera redakto)
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]