|
|
Kultura Kooperativo de Esperantistoj 60-jariĝis La 29-an de julio okazis la Festo de la Datrevenantoj de la Monato en Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE). Ĉirkaŭ 15 homoj ĉeestis. Tiam la kantistino Dirce Sales faris muzikan prezentadon por lanĉi en Rio-de-Ĵanejro la kompaktan diskon Jen Mi. La solenaĵo finiĝis per speciala omaĝo pro la 60-jariĝo de KKE. Finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto La 30-an de julio finiĝis en Kopenhago la 96-a Universala Kongreso de Esperanto. La ferman solenon kunordigis la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. La Ĝenerala Sekretario de tiu institucio, Barbara Pietrzak, prezentis resuman raporton pri la evento. Sekve ŝi anoncis, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, ĉefurbo de Islando. En 2012 la UK havos lokon en Hanojo (Vietnamujo). Partoprenintoj de la Infana Kongreseto emociigis la ĉeestintojn per du kanzonoj. La franca kantisto JoMo estis distintingita per diplomo omaĝe al lia agado por la esperantista muziko. Aliaj konatuloj estis premiitaj pro sia strebado favore al la disvastigado kaj uzado de Esperanto. Meksikanoj organizas nacian kongreson de Esperanto De la 16-a ĝis la 18-a de septembro okazos la 11-a Meksika Kongreso de Esperanto. La evento havos lokon en la urbo Guadalajara. La ĉefa temo estas La instruado de Esperanto en Meksiko; malfacilaĵoj, defioj kaj proponoj. La arta programo kalkulos kun internaciaj artistoj, inter ili la franca kantisto JoMo, la pola komponisto George Handzlik kaj la meksika muzikisto Armando Hernández, membro de la Belartaj Simfonia Orkerstro. Okazos ankaŭ prelegoj, debatoj kaj vendo de esperantaj varoj. LBV publikigas en Esperanto eldonan sukceson Legio de Bona Volo (LBV) eldonis la libron Meditadoj el la Animo. La verko, farita de la ĵurnalisto José de Paiva Netto, estis tradukita de la kuracisto Paulo Sérgio Viana en la internacian lingvon, kun antaŭparolo de la pola reĝisoro Roman Dobrzyński. La lanĉo okazis en São Paulo, dum la 8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto. Pli ol 400 mil ekzempleroj de la portugallingva versio, titolita Reflexões da Alma, estis venditaj en Brazilo kaj Portugalujo. La celo de la tekstoj estas helpi la leganton kompreni sian spiritan naturon kaj sian rolon en la mondo. Ĉe la hejmpaĝo www.bonavolo.com oni povas trovi pli da informoj kaj fari mendojn. Esperantista ĵurnalisto asertas, ke pli bone ol kritiki estas kunlabori La redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marček, petis, ke esperantistoj helpu lin redakti tiun gazeton, anstataŭ nur lin kritiki. La aserto okazis en la 28-a de julio, dum la 96-a UK en Kopenhago. Marček elmontris al la ĉeestantoj ĉiun eldonprocezo de la revuo. Li konigis, ke la editorado de la periodaĵo estas farita en Slovakujo. Nur la presado fariĝas en Nederlando. Demandoj kaj kritikoj de la spektantoj estis responditaj. Oni stimulis al la legantoj sendi raportojn kun bonkvalitaj fotoj pri eventoj kaj faktoj, kiuj okazas en siaj landoj. Ĉe la fino, Marček eldiris, ke li strebas fari “pozitivan ĵurnalismon”, evitante nenecesajn disputojn kaj ofendojn. Cirkulante en la esperantista movado
•De la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto havos lokon en Sarajevo, ĉefurbo de Bosnujo, la 84-a Kongreso de SAT.
Informis: |