Logo

Brulego detruis la instalaĵojn de esperantista diskeldonejo

Brulego detruis parton de la instalaĵoj de la esperantista diskeldonejo Vinilkosmo. La incendio okazis je la fino de la nokto de la lasta dimanĉo, la 18-a de Septembro, en Donneville, sudokcidenta Francujo. La fajro konsumis unu el la studioj kaj la stoko. Tie estis la sonaparatoj, la cetera materialo de la studioj kaj la kompaktaj diskoj de la firmao. La proprulo de la diskeldonejo, Floréal Martorell, deklaris al la retejo La Balta Ondo, ke ensemblo sin ekzercis tie ĝis la 22-a horo. Ŝajne la brulego komenciĝis post la fino de t iu sesio. Tuj post noktomezo finiĝis la elektra energio. Sekve la frato de Floréal Martorell konstatis, ke la tegmento flamiĝis. La fajrobrigado estis senprokraste alvokita, alveninte 15 minutojn poste. Oni klopodis por ke la registrejo kaj la dormoĉambro ne estu atingitaj. Martorell asertis, ke Vinilkosmo treege bedaŭros la perdojn. Multaj neeldonitaj registraĵoj estis nesaveble detruitaj. La ekipaĵoj por registri koncertojn, antaŭnelonge aĉetitaj, ankaŭ forbrulis. Malgraŭ la materiaj perdoj neniu estis vundita.

Angloj publikigas novan numeron de esperantista revuo

Cirkulas la aŭtuna eldono de la revuo La Brita Esperantisto. La gazeto estas publikigita de Esperanto-Asocio de Britujo. Ties redaktoro estas Paul Gubbins. La ĉefartikolo pritraktas la partoprenon de angloj dum la lasta Universala Kongreso de Esperanto.

Koreoj kaj japanoj organizas komunan kongreson de Esperanto

De la 7-a ĝis la 9-a de Oktobro okazos la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanujo kaj Koreujo. La aktivaĵoj havos lokon en Seulo, korea ĉefurbo. La temo de la diskutoj estos Esperanta amikeco kaj interkompreniĝo trans la maro. Samtempe okazos la Komuna Seminario inter ĉina, japana kaj korea junularoj. La programo konsistos el prelegoj, debatoj kaj artaj prezentadoj. Ĝi enhavos ankaŭ kunsidojn de anoj de la religioj kristana, budhista, ŭonbulista kaj oomotana. Aldone la kongresanoj ricevos donace kompaktan diskon kun utilaj frazoj en tri lingvoj.

Svedoj pretigas aŭtunan Esperanto-aranĝon

Inter la 28-a kaj la 30-a de Oktobro okazos la Aŭtuna Esperanto-Renkonto en Värmlando, Svedujo. Krom muzikaj kaj dancaj prezentadoj, la programo konsistos el prelegoj pri alternativa kuracado. Oni ankaŭ pridiskutos la statuton de Sveda Esperanto-Instituto.

Esperantistoj el Niterói organizas festan bankedon

La 29-an de Septembro okazos la festa bankedo de Niterói Esperanto-klubo, en la urbega regiono de Rio-de-Ĵanejro. Tiam oni celebros la 105-jariĝon de la institucio. Tiu evento havos lokon en la restoracio La Mole, en la teretaĝo de “Plaza Shopping”, ekde la 18:30.

Cirkulante en la Esperanto-movado

•Esperanta Ret-radio elsendis la kronikon Kio estas sano?, kies aŭtoro estas la brazila kuracisto Paulo Sérgio Viana.
•La nord-amerika verkisto Joseph Skibell publikigis la libron A Curable Romantic, ankoraŭ ne tradukita Esperanten, kiu aludas al la Internacia Lingvo kaj ties kreinto.•Partoprenantoj de la projekto Esperanto por la Publiko metas propagandajn foliojn en la poŝtkestojn de domoj en la okcidenta regiono do Rio-de-Ĵanejro.
•Radikala Esperanto-Asocio okazigos seminarion en la venonta sabato, en Perugia, Italujo.

Informis: Fabiano Henrique

eo/dossie/esperanto-novajoj_25-a_de_septembro_gis_la_01-a_de_oktobro_2011.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2011/10/02 14:51 de ludoviko44
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]