Logo

Gazetbudo propagandas Esperanton

En Rio-de-Ĵanejro oni metis esperantan propagandafiŝon en gazetbudon. La ĵurnalvendejo troviĝas en kvartalo Vila Aliança, okcidenta regiono de la urbo. Laŭ la ĵurnalvendisto, kiu laboras tie, multaj homoj demandis pri la Internacia Lingvo kaj notis la telefonan numeron kaj la retadreson skribitajn en la propagandilo. La iniciato fariĝis en la kadro de la projekto Esperantopor la Publiko, kunordigata de la instruisto Evandro Caboclo.

KD eternigas la voĉon de esperantista elstarulo

Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) vendas la kompaktan diskon Ismael Gomes Braga – Pioniro de Esperanto en Brazilo. La disko enhavas du prelegojn faritajn de Ismael Gomes Braga en la jaro 1958. Kiel aldona trako estas intervjuo kun Jorge Hess, unu el la eminentuloj de la argentina Esperanto-movado. Laŭ la prezidanto de KKE, Givanildo Costa, temas pri la nuraj konataj registraĵoj de la voĉo de Ismael Gomes Braga. La KD estas mendebla per interreto ĉe la adreso www.kke.org.br.

Rekomenciĝis la kunsidoj de Esperanto-UNICAMP

Rekomenciĝis la kunsidoj de la Esperanto-grupo de UNICAMP (Ŝtata Universitato de Campinas), nordorienta regiono de San-Paŭlo (Brazilo). La sesioj okazas ĉiuĵaŭde, je la tagmezo. Laŭ informoj publikigitaj en la hejmpaĝo de la grupo, ĝi estas malfermitaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas. La celo estas miksi homojn, kiuj estas je pluraj parolniveloj, per allogaj programeroj kaj por pligrandigi iliajn vortprovizojn pere de ludoj, konversacio kaj diskutrondoj pri pluraj temoj. La unua kunsido okazos en la 18-a de aŭgusto.

Karikaturisto disvastigas Esperanton per interreto

La hejmpaĝo de la brazila karikaturisto Milton Kennedy disvastigas ilustritan Esperanto-kurson. Temas pri la metodo por portugallingvanoj, elpensitade la instruisto Arnaldo Simões, prezidanto de Asocio Esperantista de Alfenas (suda regiono de ŝtato Minas Gerais). La kurso kaj aliaj desegnaĵoj de Milton Kennedy troviĝas ĉe la adreso http://miltonkennedy.blogspot.com.

Hungaroj pretigas nacian kongreson de Esperanto

De la 3-a ĝis la 6-a de novembro okazos la Esperanto-kongreso de Hungarujo. Tiu evento havos lokon en Szolnok, centra regiono de la lando. La programo enhavos plurajn erojn, kiel vizito al la loka observatorio, literatura kafejo, ekskursoj, muzikaj prezentadoj, ludoj kaj bankedo. La aranĝon kune organizas Hungara Esperanto-asocio, la naciaj sekcioj de ILEI kaj Medicina Esperanto-Fakgrupo, Hungara Esperanto-Junularo kaj Hungara Fervojista Esperanto-Ligo.

Biografio de la kreinto de Esperanto elĉerpiĝis post ses monatoj kaj nova eldono estas lanĉita

Estis lanĉita la dua eldono de la libro Homarano, de Aleksander Korĵenkov. La verko estis publikigita en julio 2009, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto enBialystok (Pollando). Laŭ la verkisto, ses monatojn post la publikiĝo de la unua eltiraĵo, la stoko de la eldonejo elĉerpiĝis. Homarano estas la plej ampleksa kaj ĝisdata biografio de la kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof. La nova eldono enhavas 40 paĝojn pli ol la antaŭa.

Esperanto-renkontiĝo de Arbara Regiono de Minas-Gerajso estos en septembro

La 11-an de septembro okazos la 5-a Esperanto-renkontiĝo de la Arbara Regiono de Ŝtato Minas-Gerajso (Brazilo). La ĉefa temo estasLa Rolo de Esperanto en la XXI jarcento, pri kiu prelegos profesoro José Passini. Maria Nazaré Laroca kaj Saulo Salgado Wanderley ankaŭ parolados. La kantistino Dirce Sales sin prezentos dum la arta momento. La filmo Nia Hejmo (Nosso Lar) estos projekciita kun subtekstoj en la Internacia Lingvo. Oni lotumos esperantajn librojn. La evento okazos de la 8-a ĝis la 17-a horo, en la instalaĵoj de Unuiĝintaj Fakultatoj Doctum, en urbo Leopoldina.
Rekomenciĝis la Konversacia Klubo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj
En la 3-a de aŭgusto rekomenciĝis la kunvenoj de la Konversacia Klubo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio-de-Ĵanejro. La kunsidoj, destinitaj ekskluzive por la praktikado de la internacia lingvo, okazas ĉiumerkrede, je la 18-a horo. Estas necese, ke la partoprenonto jam estas fininta la Bazan Kurson de Esperanto. La Konversacian Klubon kunordigas Aloísio Sartorato.

Spiritisma institucio preparas esperantistan eventon

La 11-an de septembro okazos la 10-a Spiritista-Esperantista Renkontiĝo de Spiritisma Centro Léon Denis. La 120-a naskiĝjaro de Ismael Gomes Braga estos la temo de la evento. Pri tiu afero prelegos instruisto Paulo Andrade. Oni spektos ankaŭ artajn prezentadojn. La evento okazos de la 8:30 ĝis la 13:00. Spiritisma Centro Léon Denis troviĝas en kvartalo Bento Ribeiro (okcidenta regiono de Rio-de-Ĵanejro).

Cirkulante en la esperantista movado

La aŭgusta numero de la portugallingva informilo Spiritisma Informo-servo prezentas noticon pri Esperanto.
Profesoro David Bianchini prelegos pri Esperanto enUNICAMP (Ŝtata Universitato de Campinas), nordorienta regiono de San-Paŭlo (Brazilo), la 30-an de aŭgusto.
Legio de Bona Volo publikigis per Youtube raporton pri la lasta Tut-Amerika Kongreso de Esperanto.
La virtuala enciklopedio Wikipedia registris, en la 7-a de aŭgusto, 150 mil artikolojn en Esperanto.
Radio Rio de Janeiro elsendas ĉiudimanĉe, je la 19:15, la programo Spiritismo-Evangelio-Esperanto.
La itala muzikisto Manŭel lanĉis la kompaktan diskon Duonvoĉe… Tutkore, kun kantoj en Esperanto.
La brazila verkisto Sebastião Pimentel publikigis la romanon, originale verkitan en Esperanto, Jes, Sinjoro! Vikto Vivas.

Redaktis: Fabiano Enrique
Reviziis: Aloísio Sartorato

eo/dossie/esperanto-novajoj_14-a_de_agosto_gis_la_20-a_de_augusto_2011.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2011/08/21 17:42 de marilenon
 
RSS XHTML 1.0 Valida CSS
Ekde 2002-07-05

[Statistikoj]