|
|
Placo de Esperanto reinaŭgurita en urbo Campos La urbo-administracio de Campos dos Goytacazes, en la Norda Regiono de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, reinaŭguris la Placon de Esperanto. La solenaĵo okazis en la 25-a de Aŭgusto. Dum la ceremonio la urbestrino, Rosinha Garotinho, la prezidanto de la Urba Parlamento, Nelson Nahum, kaj la direktorino de Fakultato de Filozofio de Campos, Regina Sardinha, subskribis Deklaron pri Teĥnika Kunlaboro, por ke tiu supera lernejo ekzorgu pri la loko. La institucio intencas fari el tiu spaco edukan parkon. Placo de Esperanto estis tute reformita, kaj tien oni metis novajn balancilojn, baskulojn kaj benkojn. Ĝi ricevis pejzaĝajn plibonigojn per la konstruado de novaj ĝardenoj. La planko kaj la ĉirkaŭaj trotuaroj estis refaritaj laŭ la novaj reguloj pri alirebleco. Brazila Esperanto-movado aplaŭdis la iniciaton. Cirkulas en interreto propono okazigi esperantistajn eventojn tie. Lanĉita ĉe interreto mallongdaŭra brazila filmo parolata en Esperanto Estis publikigita ĉe interreto la mallongdaŭra filmo O Último Retrato (La Lasta Portreto). Tiu kinoarta verko estis reĝisorita de la brazila esperantista reĝisoro Abelardo de Carvalho. La esperanta versio estas parolata de Joe Basílio. La filmo rakontas la historion, fikcie okazintan en la unua duono de la XX-a jarcento, de fotografisto, kiu fariĝis specialisto pri la fotado de mortintaj infanoj. Ĝi estis premiita plurfoje, interalie en Internacia Mallongdaŭra Filmo-festivalo de Rio-de-Ĵanejro, en 2009. O Último Retrato (La Lasta Portreto) estas spektebla ĉe la adreso http://vimeo.com/27672921. Arto elstariĝis dum la Itala Kongreso de Esperanto La 20-an de aŭgusto komenciĝis la Itala Kongreso de Esperanto. La aktivaĵoj okazis en Torino, sub la temo Kaj nun ni estu Eŭropanoj. Seminarioj, prelegoj, kursoj kaj ekzamenoj estis en la programo. La muzika parto distingiĝis. Muzikistoj kaj ensembloj kiel Asorti, Kaj Tiel Plu, Martin Wiese, Rèverie kaj Kajto plenigis la aŭditorion. La kantisto Manŭel Rovere faris prezentadon por lanĉi la kompaktan diskon Duonvoĉe... Tutkore. La kongreson organizis Itala Esperanto-Federacio. La ferma soleno okazis en la 27-a de aŭgusto. Esperantisto eldonas libron pri Juro em Cearao Esperantistoj distingiĝas en brazila jura mondo. La Prokuroro de Ŝtato Cearao César Barros Leal lanĉis la libron Vigilância Eletrônica à Distância: Instrumento de Controle e Alternativa à Prisão na América Latina (Distanca Elektronika Kontrolo: kontrolilo kaj Alternativo al Enprizonigo en Latin-Ameriko). La verko estos eldonita ankaŭ en Esperanto. César Barros Leal estas doktoro pri Juro kaj post-doktoro pri Latin-amerikaj Studoj en Aŭtonoma Nacia Universitato de Meksikio, profesoro en la Jura Fakultato de Federacia Universitato de Ŝtato Cearao, ano de la Konsilantaro de Tut-Amerika Instituto pri Homaj Rajtoj, prezidanto de Brazila Instituto pri Homaj Rajtoj kaj membro de Beletra Akademio de Ŝtato Cearao. En 2002, li publikigis la libron Enprizonigo: krepusko de erao, tradukita Esperanten de James Piton. Romaneca etoso en la nova KD de Dirce Sales La kantistino Dirce Sales lanĉis la kompaktan diskon Jen Mi. La verko estis registrita en Rio-de-Ĵanejro kaj parto de la produktada kosto estis subtenita de admirantoj ŝiaj per antaŭpago. La disko enhavas dek kanzonojn, preskaŭ ĉiujn verkitajn de la kantistino mem kaj aranĝitajn de Cléber Matos. La ĉefa trako estas la romaneca Noktoj de l’ Boleroj. Elstaras ankaŭ la didaktika Sambo de la Koloroj kaj la titolo-trako. La KD Jen Mi estas mendebla ĉe Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Projekto celas al la enkomputiligado de la arĥivoj de Pernambuka Esperanto-Asocio Pernambuka Esperanto-Asocio estigis projekton por la enkomputiligo de sia historia arĥivo. La materialo, kolektita kaj heredita de la advokato Methódio Maranhão, estos iom post iom publikigita ĉe interreto. La celo de tiu iniciato estas disponigi la kolekton al ĉiuj interesitoj kaj veki la atenton de la ĝenerala publiko, rakontante la evoluadon de la Esperanto-movado en ŝtato Pernambuko. Pernambuka Esperanto-Asocio havas unu el la plej grandaj bibliotekoj de la norda kaj nordorienta regionoj de Brazilo. Meksikanoj ekelsendas televidprogramon en Esperanto La esperanto-movado de Meksikio estigis televidprogramon parolatan en Esperanto. Ties nomo estas Me-Informo, mallongigo de Meksika Esperanto-Informo. La elsendoj okazas per interreto, ĉiuvendrede, je la 2:00 (UTC), ĉe la adreso http://www.telecentral.com.mx/casts/meinformo/programas.html. Redaktas kaj prezentas la programon lernantoj de Esperanto-kursoj de la urbo Aguas Calientes. Esperanto-renkontiĝo de Centrokcidenta Regiono de Brazilo De la 6-a ĝis la 12-a de julio 2012 okazos la Unua Esperanto-renkontiĝo de Centrokcidenta Regiono de Brazilo. Tiu evento havos lokon en la urbo Catalão, ŝtato Goiás. La tiea Esperanto-movado esperplene atendas la eventon. Ties ĉefa temo estos Esperanto en la Centrokcidenta Regiono. Cirkulante en la esperantista movado
Estas disponebla la plej lasta programo de Pola Ret-radio en Esperanto, ĉe la adreso http://retradio.posterous.com.
Redaktis: Fabiano Henrique |