Enkonduko en Budhismon

Libro: Enkonduko en Budhismon
Aŭtoro: Yamaguti Sin'iti
Eldonisto: Japana Budhana Ligo Esperantista

Antaŭparolo

Iam mi skribis em mia eseeto “Kion celas Japana Budhana Ligo Esperantista?” (en la japana lingvo) jene:

Por ni budhanaj esperantistoj Esperanto ne estas nura instrumento por disvastigi budhismon tra la mondo. Pli grava vidpunkto estas, ke la valor-orientiĝo tenata de Esperanto-movado havas analogan rilaton kun tiu de budhisma ideo. La celo de budhismo estas unue relativigi valoron de nacio, ŝtato, klaso, politika ideologio k.t.p., ĉar la mondo esta iluzio, kaj due starigi kunvivadon de ĉiuj homoj sur egala horizonto superante malsamecon de ĉiu starpunkto. Pro tio la interna ideo de Esperanto-movado, nome “spirito de ĉiuhoma frateco” [parolado de Zamenhof en la dua Universala Kongreso], elvokas simpation de budhistoj.

Budhismo estas, kiel vi scias, unu el la universalaj religioj. Ĝi naskiĝis en la antikva Hindio kaj disvastiĝis en Azio, hodiaŭ eĉ en Eŭropo kaj Ameriko, kaj troviĝas ĉirkaŭ 300 milionoj da budhistoj en la mondo. Esta notinde, ke ĝia influo sur diversaj kulturaj fenomenoj estas multe pli granda, ol kiel supozigas la nombro de la budhistoj.

Hodiaŭ budhismo estas la ĉefa religio en jenaj landoj (aŭ regionoj): Japanio, Kamboĝo, Tajlando, Birmo, Vjetnamio, Formoso, Sri-Lankao, Koreio, Laoso, Butano, Singapuro, Tibeto. (Ĉinio, kiu havas plej multe da loĝantoj en la mondo, iam estis la centro de budhismo, sed la Granda Kultura Revolucio detruis viharojn (= budhismajn templojn) kaj severe limigis religiajn agadojn. Kvankam nun en Ĉinio la nombro de la budhistoj estas tre malgranda, ĝi nun iom post iom kreskas dank'al klopodo forigi la postsignojn de la Revolucio).

En aziaj landoj, nome en ĉi-supraj budhismaj landoj aŭ regionoj, la nombro de la adeptoj de nia lingvo ankoraŭ estas malgranda kompare kun tiu en eŭropaj landoj, pro kio la esperantista medio havas tre malmulte da literaturo pri budhismo. Estante budhisto-esperantisto, mi sentas bedaŭron pri tiu ĉi situacio, kaj tio ĉi estas mia motivo verki enkondukan libron pri budhismo por esperantistoj.

Nuntempe abundas verkoj pri budhismo en naciaj lingvoj, precipe en la angla, germana, franca, japana, korea, kaj ĉina. Kial do mi povas aldoni novan verkon sen tuŝo pri mia alia motivo pli grava? Mi verkis ne nur por alporti temon malofte trovatan al la libromerkato de esperantujo, sed ankaŭ por montri mian propran komprenon pri budhismo. Mia opinio probable vokos refutojn de tiuj, kiuj jam havas sciojn pri budhismo. Tio tamen estas mia deziro. Viajn refutojn mi ĉiam bonvenigas. Ekzemple, laŭ, mia kompreno budhismo ne aprobas metempsikozon, pri kio, mi scias, pli ol duono de budhistoj kaj eĉ budhologoj havas malan opinion. Mi povus prezenti, sur objektiva starpunkto, nur la fakton, ke el la budhistoj multaj kredas metempsikozon sed ankaŭ ne mankas tiuj, kiuj ĝin malkredas, kaj tamen mi tion ne faros.

Mi ne estas budhologo, sed estas unu el la budhistoj; mi profesie laboras en vaharo apartenanta al Ŝin-budhismo (unu skolo de purlandismo). Kvankam mia opinio ne ĉiam komunas kun aliaj Ŝin-budhistoj, estas certe, ke ĝia doktrino influis min. Bonvolu ne miskompreni, ke tiu ĉi verko estas enkonduko en Ŝin-budhismon. Mi celas montri totalan figuron de budhismo tiel, kiel mi mem komprenas.

Kvankam la titolo de tiu ĉi verko portas la vorton “enkonduko”, eble vi ne ĉiam trovos la enhavon facile komprenebla, precipe en la paragrafoj pri meza vojo kaj ŝunjato. Tion parte kaŭzis manko de mia kapablo, sed ankaŭ la temo mem estas komplika. Mi esperas, ke vi spite la malfacilon bone pripensu la tematajn aferojn kaj, se eblas, ankaŭ konsultu aliajn studlibrojn pri budhismo en naciaj lingvoj. Estos al mi granda ĝojo, se tiu ĉi verko iel helpos al la leganto en la kompreno pri la fundamento de budhismo. Mi esperas, ke ĝi interesos ankaŭ tiujn, kiuj jam havas bazajn sciojn pri budhismo.

Laste permesu min esprimi mian dankon al membroj de Japana Budhana Ligo Esperantista, precipe al s-roj SAMURA Ryûei, NIŜI Jasuhiro, YAMAMOTO Osamu, kiuj bonvolis korekti erarojn doni utilajn sugestojn. Kaj apartan dankon al s-ro SAKA Tadasi, kiu bonvolis fari lingvan kontrolon pri mia manuskripto.