Muziko ĉarmas nin per ritmagordoj kaj nian senton skuas per mistero: ni palpe paŝas tra sonantaj pordoj de revo, fantazio kaj kimero... Parolo estas preĝoj, kisoj, mordoj: jen batalilo en persvadkampanjo, jen dia blovo de poetaj kordoj, sublimo sur infanaj lipoj: panjo! La kanto estas la kunigaj bordoj de vortosenco kaj de sonkristalo: brakumo de du infinitaj fortoj, simbiozo de revemo kaj fatalo...
—
Fonto: KD Simbiozo
Muziko: Flávio Fonseca. Teksto: Geraldo Mattos.
Elektra gitaro: Marcelo Lafetá.